Ignaz Seipel
Ignaz SEIPEL | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ignaz Seipel
| |||||
Persona informo | |||||
Ignaz Seipel | |||||
Naskiĝo | 19-a de julio 1876 en Vieno | ||||
Morto | 2-a de aŭgusto 1932 en Pernitz | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | Esperanto • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Partio | Kristansociala partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato katolika sacerdoto politikisto esperantisto universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Prelato Ignaz SEIPEL [zajpl] (naskiĝis la 19-an de julio 1876 en Vieno; mortis la 2-an de aŭgusto 1932 en Pernitz) estis atendinda aŭstria politikisto.
Pastraj kaj unuaj politikaj agadoj
[redakti | redakti fonton]Oni konsekris lin katolika pastro en 1899. Antaŭ la proklamo de respubliko en aŭtuno de 1918 li instruis moralfilozofion en la Salcburga kaj Viena Universitatoj. Post kolapso de la Aŭstra-Hungara monarĥio, li neebligis – kiel unu gvidanto de la Kristansociala Partio – dividon de la partio en monarkisman kaj respublikanan grupojn.
Politikista agado sur la granda scenejo
[redakti | redakti fonton]Li fariĝis kanceliero, do registarestro dufoje (1922-24, 1926-29), aktivulo en la katolika studenta movado "Österreichischer Cartellverband" kaj esperantisto. Li uzis volenevole la duonmilitaran Heimwehr-on en batalo kontraŭ la aŭstria socialdemokratio, kio ankaŭ kondukis al fortiĝo de la tiel nomata aŭstria faŝismo ("Austrofaschismus"). Sed oni ne forgesu ke antaŭe liaj fervoraj koaliciofertoj al la socialdemokratanoj rifuziĝis fare de ili!
Li formis en majo 1922 kun partopreno de la Grandgermana Partio koalician registaron. Li akiris prunton de Ligo de Nacioj en sumo de 100 milionoj da usonaj dolaroj por la financaj kaj administraj reformoj sub aŭspicio de tiu organizo. Pro tio oni rezignis kiel anstataŭiĝo pri la unuiĝo de la aŭstria ŝtato, konsiderita de multaj homoj tro malforta, kun Germanio.
Kvankam li konsiderinde malkreskigis la inflacion, la regionaj registaroj kaj lia propra partio traktis liajn klopodojn malamike, la konservativuloj kontraŭis intervenon de la aliancaj potencoj en la internajn aferojn de Aŭstrio. Post kiam oni provis murdi lin (atenco la 1an de junio 1924), li demisiis en novembro.
Dum sia dua ofica periodo, li povis akiri parlamentan plimulton. Li uzis la duonmilitaran Heimwehr kontraŭ la aŭstraj socialistoj (1927) kaj tio antaŭprojekciis la eventojn de 1934, kiam Engelbert Dollfuß, cetere unu el la plej gravaj politikaj kontraŭuloj de Hitler, tragike detruis la malfortan aŭstrian demokration kaj enkondukis diktatorecan sistemon. Seipel – fine de lia vivo – apogis la aŭtoritatan politikan sistemon kaj estis porparolanto de korporativa ŝtato kaj forta prezidanta sistemo. Li laboris ekde septembro ĝis novembro de 1930 kiel eksterafera ministro, poste retiriĝis pro malsano.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Rennhofer: Ignaz Seipel. Mensch u. Staatsmann. Eine biographische Dokumentation. (Böhlaus zeitgeschichtliche Bibliothek; vol. 2). Verlag Böhlau, Wien 1978, ISBN 978-3-205-08810-3
- Angelo Maria Vitale: Das politische. Denken Ignaz Seipels zwischen Scholastik und Korporativismus, en: F. S. Festa, E. Fröschl, T. La Rocca, L. Parente, G. Zanasi (eld.), Das Österreich der dreißiger Jahre und seine Stellung in Europa, Peter Lang Verlag, Frankfurt/Main 2012, ISBN 978-3-653-01670-3