Hendrik Leys
Hendrik Leys | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jan August Hendrik Leys |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1815 en Antverpeno |
Morto | 26-an de aŭgusto 1869 (54-jaraĝa) en Antverpeno |
Tombo | Schoonselhof (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Reĝa Akademio de Belaj Artoj |
Parencoj | Henri de Braekeleer (nevo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo vidartisto |
Verkoj | An Interior of the 17th Century Q17525672 Farmhouse |
Hendrik LEYS (fojfoje literumita ankaŭ Henri Leys), naskiĝis en Antverpeno la 18-an de februaro 1815 kaj mortis samloke la 25-an de aŭgusto 1869, estis flandra grafikisto, sed antaŭ ĉio pentristo kaj portretisto.
Vivo kaj verko
[redakti | redakti fonton]Hendrik Leys [prononcu: lejs] estis lernanto de Mathieu van Bree kaj de Ferdinand De Braekeleer. Komence li pentris ĉefe historiajn temojn laŭ romantika maniero. Ekde 1839 li subiras influon de i.a. Albrecht Dürer, Hans Holbein la malpliaĝa kaj de Quinten Matsijs. Pluraj verkoj liaj estis faritaj por la antverpena urbodomo, kaj ankoraŭ tie estas ĝueblaj.
Li estis bona amiko de lia kolego-pentristo Josef Lies.
Rekono
[redakti | redakti fonton]En Antverpeno unu el la ĉefaj avenuoj portas lian nomon.
Lia historia pentraĵo La tridektaga meso por Berthal de Haze el 1854 estis premiita en la Monda Ekspozicio de Parizo en 1855. En 1862 li ricevis la titolon barono.