Heinrich Olbers
Heinrich Wilhelm Matthias Olbers estis germana kuracisto kaj astronomo, naskiĝis la 11-an de oktobro 1758 en Arbergen apud Bremeno kaj mortis la 2-an de marto 1840 en Bremeno.
Dekjaraĝe, la observo de Granda Kometo[1] de 1769 fascinis lin.
Li studis medicinon en Göttingen kaj ricevis sian diplomon en 1780.
Astronomio
[redakti | redakti fonton]Kuracisto dumtage, li observis la ĉielon nokte, ĉar li bezonis nur po kvar horojn da dormo.
En 1779 li ektrovis metodon por kalkuli la orbiton de kometo (kiun li observis tra fenestro, nokte flegante malsanulon). Li publikigis en 1797 Abhandlung über die leichteste und bequemste Methode, die Bahn eines Cometen zu berechnen (Memuaro pri la plej facila kaj oportuna metodo por kalkuli kometan orbiton).
Je la 28-a de marto 1802 li malkovris la asteroidon Pallas kaj nomis ĝin. Je la 29-a de marto 1807, li malkovris Vesta (Gauss nomos), kaj je la 6-a de marto 1815 li malkovris la periodan kometon poste nomitan 13P/Olbers
En 1823, li priskribis la astronomian paradokson[2], kiun oni nomis Paradokso de Olbers. Ĝi montras, ke en senfina, eterna, homogena universo la nokta ĉielo devus esti luma kiel la Suno.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Honore al Olbers, oni donis lian nomon al:
- La kometo fare de li malkovrita 13P/Olbers
- La asteroido 1002 Olbersia.
- La alfrapa kratero Olbers sur Luno [3]
- Olbers, malhela regiono larĝa je 200 km sur Vesta
- La planetario de Bremeno
Referencoj kaj rimarkigoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kometo Messier 1769
- ↑ kvankam ĝin jam konis Kepler en 1610, kaj Halley kaj de Chéseaux en la 18-a jarcento
- ↑ (2003) (1002) Olbersia. In: Dictionary of Minor Planet Names. Springer. doi:10.1007/978-3-540-29925-7_1003.