Halbe
Halbe | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Brandenburgio | |||||
Distrikto | Distrikto Dahme-Spreewald | |||||
Komunumaro | Amt Schenkenländchen | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 033765 | |||||
Poŝtkodo | 15757 | |||||
Aŭtomobila kodo | LDS | |||||
Oficiala Municipokodo | 12061216 | |||||
Subdivido | 4 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Ralf Kunze | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Am Markt 9 15755 Teupitz | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 2464 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 7′ N, 13° 42′ O (mapo)52.10861111111113.700833333333Koordinatoj: 52° 7′ N, 13° 42′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 35 m | |||||
Areo | 78,08 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.amt-schenkenlaendchen.de/verzeichnis/objekt.php?mandat=18864 | |||||
Halbe (en la soraba Łobje, en esperanto Halbo) estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas 30 kilometrojn sude de Berlino en la distrikto Dahme-Spreewald de la federacia lando Brandenburgio kaj estas membro de la komunumaro Amt Schenkenländchen, libervola ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Halbo situas 15 kilometrojn sude de la flughaveno Berlino-Schönefeld (SXF) kaj la nova granda flughaveno de Berlino-Brandenburgio (BER) kiu ekfunkcios en 2020.
Rekta trajno iras ĉiun horon de Berlino (stacio Berlino-Ostkreuz) al Halbo. Ĝi nomiĝas RE7, en direkto de Senftenberg kaj daŭras 38 minutojn.
En Halbo troviĝas la Esperanto-Stacio, esperantista renkontiĝejo kaj tranoktejo en eks-stacidomo. Apud la Esperanto-Stacio troviĝas eventejo en eksa imperiestra stacidomo (germane Kaiserbahnhof) kaj la naĝlago Heidesee. En la komunumo ankaŭ troviĝas la feriejo Tropical Islands (esperante tropikaj insuloj) kiu estas amuziĝbanejego en la plej granda senkolona halo de la mondo.
Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2464 loĝantojn.
La Batalo de Halbe (en la germana: Kessel von Halbe, en la rusa: Хальбский котёл, Halbe-sako) de 24a de aprilo ĝis 1a de majo, 1945[1] estis batalo en kiu la Germana Naŭa Armeo, sub la komando de la generalo Theodor Busse, estis detruita kiel batalanta forto fare de la Ruĝa Armeo dum la Batalo de Berlino. En la batalego mortis proksimume 60.000 homoj el kiuj proksimume triono estas enterigita en la Arbara Milita Tombejo de Halbo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Le Tissier 2005, p. 206.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Beevor, Antony (2002). Berlin: the Downfall, 1945. Penguin Books. ISBN 978-0-670-88695-1.
- Le Tissier, Tony (2005). Slaughter at Halbe. Stroud: Sutton. ISBN 978-0-7509-3689-7.
|