Grejerco (distrikto)
Distrikto Grejerco | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Friburgo | |
Kantono | Friburgo |
Ĉefloko | Bulle |
Geografia situo | CH1903: 574609 / 161859 (mapo)46.60757.1072222222222Koordinatoj: 46° 36′ N, 7° 6′ O; CH1903: 574609 / 161859 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 46415 (2010-12-31) |
Areo | 489,4 km² |
Loĝantardenseco | 94,8 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1003 |
La distrikto Grejerco (en la franca lingvo District de la Gruyère; en la germana lingvo Greyerzbezirk) estas administra unuo de Kantono Friburgo. Ĝi havis 46415 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas la urbo Bulle.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Grejerco situas en sudo de Kantono Friburgo kaj etendiĝas de la Friburga Mezlando tra la Friburgaj Antaŭalpoj ĝis la Alpoj. En la distrikto Grejerco fontas la rivero Sarino, kiu estas barita inter Pont-la-Ville kaj Pont-en-Ogoz al la Lago de Grejerco. La regiono estas fama pro la grejerca fromaĝo, kiu estas ĉefa ingredienco de la fonduo.
Komunumoj de la distrikto Grejerco
[redakti | redakti fonton]La distrikto Grejerco konsistas (stato en 2014) el 25 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Bulle laŭ loĝantaro estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bas-Intyamon | 1114 | 33.31 | 2162 | |
Botterens | 483 | 4.15 | 2123 | |
Broc | 2296 | 10.04 | 2124 | |
Bulle | 18946 | 23.87 | 2125 | |
Châtel ĉe Montsalvens | 246 | 2.04 | 2128 | |
Corbières | 419 | 9.60 | 2129 | |
Crésuz | 295 | 1.78 | 2130 | |
Echarlens | 716 | 4.63 | 2131 | |
Grandvillard | 700 | 24.16 | 2134 | |
Grejerco | 1789 | 28.38 | 2162 | |
Hauteville | 563 | 10.52 | 2137 | |
Haut-Intyamon | 1415 | 60.45 | 2121 | |
Jaun | 686 | 55.21 | 2138 | |
La Roche | 1395 | 24.09 | 2149 | |
Le Pâquier (FR) | 1094 | 4.49 | 2145 | |
Marsens | 1593 | 7.81 | 2140 | |
Morlon | 590 | 2.48 | 2143 | |
Pont-en-Ogoz | 1601 | 10.02 | 2122 | |
Pont-la-Ville | 570 | 4.32 | 2147 | |
Riaz | 2153 | 7.76 | 2148 | |
Sâles | 1392 | 18.79 | 2152 | |
Sorens | 921 | 8.72 | 2153 | |
Val-de-Charmey | 2844 | 112.15 | 2163 | |
Vaulruz | 1006 | 10.16 | 2155 | |
Vuadens | 1982 | 10.44 | 2160 | |
Totale | 25 | 46415 | 489,41 | 1003 |
Iamaj komunumoj de la distrikto Grejerco
[redakti | redakti fonton]Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Cerniat nun Val-de-Charmey |
332 | 33.69 | 2126 | |
Charmey nun Val-de-Charmey |
1849 | 78.46 | 2127 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La Graflando Grejerco jam estis menciita en la 12-a jarcento kaj en la jaro 1555 estis dividita inter Berno kaj Friburgo. Estiĝis el ĝi la Berna Voktejo Saanen kaj la Friburga Voktejo Grejerco, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 kaj post ankoraŭ de 1803 ĝis 1814, kiam ĝi estis transformita al la distrikto Grejerco. Ĝian hodiaŭan dimension la distrikto ricevis surbaze de la nova kantona konstitucio de 1848.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion distrikto Grejerco – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Oficiala retejo de la prefektejo Grejerco Arkivigite je 2012-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
|
|