Greifswald
Greifswald | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hansa urbo (1278–) Hansa urbo (1262–) ĉefregioncentro ĉefurbo de distrikto en Germanio universitata urbo urba komunumo de Germanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 17487 • 17489 • 17491 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 60 071 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 182 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 54° 5′ N, 13° 23′ O (mapo)54.08333333333313.383333333333Koordinatoj: 54° 5′ N, 13° 23′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 50,81 km² (5 081 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Greifswald [+] | |||||
Greifswald [GRAJFSvalt] estas universitata urbo kaj grava urba komunumo de Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝis la 4-a de septembro 2011 la urbo estis administre sendependa eksterdistrikta urbo, de tiam ĝi estas la administra centro de novkreita distrikto Antaŭpomerio-Greifswald. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 59 282 loĝantojn.
Industrio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de la iama havenurbo estas i.a. dominita per la produktado de komunikadelektronikaĵoj. Dum la lastaj jaroj la urbo iĝis grava kaj moderna loko teknologia kaj esplorada. Troviĝas tie ĉi (konstrukomenco en 1997) unu el la plej grandaj reaktoroj por prieslplori la nuklean fendadon. La komplekso Wendelstein 7-X ekis labori en 2007.
Historio
[redakti | redakti fonton]Greifswald estiĝis de post 1199 en la kuro de la setlado de cistercianoj en Eldena. La merkatajn rajtojn ĝi ricevis en 1241, naŭ jarojn poste ankaŭ la urbajn. Sekve ĝi iĝis membro de la Hansa Ligo. En 1456 fonditis la Ernst-Moritz-Arndt-universitato.
En junio 1631 la urbo kaj regiono estis konkerita de la sveda armeo, ekde 1648 ĝi estis parto de Sveda Pomerio kaj formale ekapartenis al Svedio kaj en 1815 al Prusio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Al la plej konataj vidindaĵoj nombriĝas tri gotikstilaj brikstilaj kirkoj el la 13-a jarcento: la paroĥaj preĝejoj Sankta Mario kaj Sankta Nikolao kaj la iama paroĥa preĝejo Sankta Jakobo. La ĉefkonstruaĵo altlerneja konstruitis en 1750 barokstile.
La centra bazaro ĉirkaŭatas per domoj kun belaj gabloj en la stilo de floranta gotiko respektive renesanco; krome per la en la 1724-a jaro konstruita urbodomo. Invitas al promenado la parko ĉirkaŭ la ruina Abatejo Eldena, lulilo de la tuta urbo.
Iom da statistiko:
- Situo: 54° 5' 51" NO, 13° 23' 0" OR; proksime al la Balta maro
- Areo: 5.018 hektaroj
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Publikaj institucioj:
Famaj personoj, kiuj vivis en Greifswald:
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|