Frigyes Hack
Frigyes Hack | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Hack Frigyes Mihály | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1933 en Újpest | |
Morto | 20-an de februaro 2016 (83-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1951–1960) Könyves Kálmán High School (en) (–1951) vd | |
Familio | ||
Infanoj | Péter Hack vd | |
Profesio | ||
Okupo | universitata instruisto pedagogo vikipediisto vd | |
Laborkampo | Komputado vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Frigyes Hack [fridjeŝ hak], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hack Frigyes Mihály estis hungara matematikisto, informatikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, vikipediisto. Lia filo estis Péter Hack.
Frigyes Hack[1] naskiĝis la 15-an de januaro 1933 en Újpest, li mortis la 20-an de februaro 2016 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Frigyes Hack maturiĝis en gimnazio en 1951, poste li akiris matematikan-fizikan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955, geometrian diplomon en 1960. Post la unua diplomo li laboris en Szombathely, inter 1956-1965 li instruis en gimnazio en Budapeŝto. Li instruis inter 1963-1996 en la menciita universitato, poste li pensiuliĝis. En 1975 li doktoriĝis, en 1996 li akiris sciencan gradon Ph.D.. Ekde 2006 ĝis sia morto li verkis artikolojn en la hungara Vikipedio. Lia edzino naskis 2 filojn.
Liaj elektitaj libroj (kunaŭtoro)
[redakti | redakti fonton]- Függvénytáblázatok: Matematikai összefüggések (1967, poste preskaŭ ĉiujare eldonita)
- Tanári segédkönyv (1972)
- Az Eötvös Loránd Tudományegyetem Természettudományi Karának Szakmódszertani Közleményei VII. (1974)
- Bevezetés a számítástudományba (1979)
- ABC 80 (1983)
- Fejezetek az informatikából (1992)
- Matematika feladatgyűjtemény I-II. (1997)