Saltu al enhavo

Free Fall Associates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Free Fall Associates
videolud-evoluiga firmao vd
Dum 1981 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Anne Westfall • Jon Freeman vd
vdr

Free Fall Associates estis usona videoluda disvolva firmao de la 1980-aj kaj fruaj 1990-aj jaroj, fondita en 1981 en Palo Alto (Kalifornio)[1] fare de luddezajnisto Jon Freeman, ludprogramisto Anne Westfall kaj luddezajnisto Paul Reiche III. Westfall kaj Freeman estis geedzoj. Por komenci la novan kompanion, Freeman kaj Westfall forlasis Epyx, kompanion kiun Freeman kunfondis en 1978. Free Fall Associates estas plej konata pro la videoludo Archon: The Light and the Dark (1983), kiu estis unu el la unuaj ludoj de la nova eldonisto Electronic Arts.

Freeman, kune kun amiko Jim Connelley, fondis Epyx (origine Automated Simulations) kiel ilon por publikigi ludon, kiun ili kunkreis, nome Starfleet Orion por la persona komputilo Commodore PET. Ili sekve publikigis dekojn da titoloj por diversaj platformoj, inkluzive de kelkaj tre sukcesaj videoludoj.

Tamen, ĝis 1981, Freeman fariĝis seniluziigita pri tio, kion li nomis "oficeja politiko", kaj li decidis foriri el la kompanio. Lia edzino, Westfall, aliĝis al li, kvankam ŝia propra motivo estis la lernado de la asembla lingvo kaj programado por 8-bitaj Atari-komputiloj. Reiche aliĝis al la duopo kiel la tria membro de la kompanio.

La unua produktaĵo de Free Fall estis Tax Dodge en 1982, labirinta videoludo por 8-bitaj Atari-komputiloj. Laŭ Freeman, "Nia publiko ŝatis la ideon, kaj ni estis menciitaj en kelkaj gravaj komercaj magazinoj, sed la merkato ankoraŭ ne estis preta".[2]

Asocio kun Electronic Arts

[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ Freeman faris kontakton kun la komencanta komputilluda eldonisto, Electronic Arts (EA). Freeman estis allogita de la ĝenerala sinteno de EA kaj de la bonvena plia enspezo. La du firmaoj rapide subskribis asocian interkonsenton.

Ilia unua ludo, Archon: The Light and the Dark, estis inspirita de temoj rilate al sorĉado sed ankaŭ de la holografia ŝakludo en la filmo Star Wars.[2] Origine celita por du ludantoj, EA petis unuludantan moduson. Freeman kaj Reiche desegnis la ludon kaj kreis la arton dum Westfall efektivigis ĝin por Atari 800.

Archon estis liberigita en 1983 kiel parto de la unua aro de ludoj de Electronic Arts. Ĝi estis sukceso, kaj EA petis daŭrigon.[1] Freeman kaj Westfall signife ŝanĝis la ludmekanikojn, strategiojn, kaj premison de la ludo, aldonante novan tabulon, sorĉojn, estaĵojn, kaj kapablojn. Archon II: Adept estis liberigita en 1984.[2] Ambaŭ ludoj estis sekve adaptitaj de EA kaj fariĝis du el la plej frutempaj videoludoj por Amiga-komputiloj.

Freeman kaj Reiche, laborante kun programisto Robert Leyland, evoluigis murdmisteran ludon samtempe kun Archon. Murder on the Zinderneuf generas novan intrigon ĉiufoje kiam ĝi estas ludata. Freeman diris, ke li estis inspirita de sia plej ŝatata tabulludo, Cluedo. Ĝi estis liberigita kelkajn semajnojn post Archon.

Freeman kaj Westfall daŭre disvolvis kelkajn pliajn ludojn, kiel Swords of Twilight (1989) por Amiga kaj Archon Ultra (1994). Iam dum ĉi tiu periodo, Reiche foriris el la kompanio por serĉi aliajn oportunojn. Neniu el ĉi tiuj aliaj ludoj tamen faris tiel bone kiel la unuaj du ludoj de Free Fall.

Reiche kuniĝis kun programisto Fred Ford kaj la duopo evoluigis Star Control, publikigitan de Accolade. Reiche kaj Ford fine fondis la videoludan firmaon Toys for Bob.

Pro seniluziigo post la malgranda sukceso de siaj lastaj titoloj, Free Fall disvolvis kelkajn retajn kartludojn. Ili inkluzivis Simplex, Eureka, Reflection, Stop & Go, Grab kaj Heartless.

Free Fall Games

[redakti | redakti fonton]

En 2002, Freeman kaj Westfall renomigis sian kompanion al Free Fall Games. Ilia sola ludo ĝis nun, Triplicards, estis liberigita ĉirkaŭ 2002. La kompanio ekde tiam malaktiviĝis.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Bateman, Selby. "Free Fall Associates: The Designers Behind Archon and Archon II: Adept", Compute!'s Gazette, November 1984, paĝoj 54. Kontrolita 6 July 2014.
  2. 2,0 2,1 2,2 Interview with Jon Freeman and Anne Westfall from Halcyon Days

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]