Eugène Flachat
Eugène Flachat | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1802 en Parizo |
Morto | 16-an de junio 1873 (71-jaraĝa) en Arcachon |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Condorcet |
Parencoj | Stéphane Mony (mul) (patrina duonfrato) |
Okupo | |
Okupo | konstruinĝeniero |
Verkoj | fervoja ponto de Asnières |
Eugène FLACHAT (naskiĝis la 16-an de aprilo 1802 en Parizo, mortis la 16-an de junio 1873 en Arcachon) estis franca inĝeniero.
Li faris siajn unuajn studojn ĉe Lycée Bonaparte (nun Lycée Condorcet). Li kunlaboris pri la projektoj de unu el la unuaj francaj fervojaj linioj, Parizo - Le Pecq inaŭgurita la 28-an de aŭgusto 1837, poste tiu de Parizo - Versailles-Rive-Droite (1840-1842). Li estis la konstruanto de la unua fervoja stacidomo en Parizo. Li ankaŭ restrukturis la parizan stacidomon de Saint-Lazare en 1851 kaj aliajn projektojn ligitajn al fervojoj. Strato en Parizo portas lian nomon. Lia nomo estas unu el la 72 nomoj gravuritaj sur la Eiffel-Turo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eugène Flachat en la kataluna Vikipedio.