Escholzmatt
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Escholzmatt (stacidomo). |
Escholzmatt | |
---|---|
Blazono de Escholzmatt | |
Escholzmatt | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Lucerno |
Komunumo(j) | Escholzmatt-Marbach |
Geografia situo | CH1903: 637770 / 195922 (mapo)46.9133333333337.9344444444444Koordinatoj: 46° 55′ N, 7° 56′ O; CH1903: 637770 / 195922 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3141 |
Areo | 61,29 km² |
Alteco | 858 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6182 |
Situa mapo de Escholzmatt antaŭ la kuniĝo | |
Escholzmatt estis ĝis la fino de 2012 komunumo en la distrikto Entlebuch en kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3141 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 ĝi estis kunigita kun Marbach al la nova komunumo Escholzmatt-Marbach.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Escholzmatt situas en la okcidento de la regiono Entlebuch kaj estas parto de la UNESKO-biosfero. La komunumo situas sur la akvodislimo inter Ilfis, alfluanto de Emme kaj Weissemme, fontrivero de Eta Emme. Al la komunumo Escholzmatt apartenas krom la ĉefvilaĝo Escholzmatt mem la vilaĝoj kaj setlejoj Lehn, Feldmoos, Wiggen, Dürrenbach.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Escholzmatt limas en nordokocideto al Trub (Kantono Berno), en nordo al Romoos, en nordoriento al Schüpfheim, en sudoriento al Flühli, kaj en sudokcidento al Marbach.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Eschlozmatt situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Lucerno kaj ĉe la paralela kantona ĉefvojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Escholzmatt datiĝas el la jaro 1160 kiel Askolvismatte.
En mezepoko Escholzmatt apartenis al la Habsburgoj. Ĉar la habsburga vokto provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis diversajn ribeladon kontraŭ Lucerno. En la Kamparana Milito en la jaro 1653 Christian Schybi de Escholzmatt estis la gvidantoj de la ribeloj. Post la malvenko de la kamparanoj Schybi estis ekzekutita. Memorŝtono antaŭ la preĝejo ankoraŭ hodiaŭ memorigas pri tiu evento.[1]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Eschlolzmatt estis kunigita kun Marbach al la nova komunumo Escholzmatt-Marbach kaj do ĉesis ekzisti kiel memstara komunumo.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Escholzmatt Anton Kottmann: Escholzmatt en Historia Leksikono de Svislando (2006-01-16)]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Escholzmatt Arkivigite je 2007-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Escholzmatt – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|