Enciklopedio de ŝakaj malfermoj
Encyclopaedia of Chess Openings | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | diversaj aŭtoroj |
Lingvoj | |
Lingvo | serba lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1974 |
Ĝenro | enciklopedio |
La Enciklopedio de Ŝakaj Malfermoj (angle Encyclopedia of Chess Openings) (mallonge ECO) estas klasifiksistemo por la komencaj movoj en ŝako (malfermoj). Ĝi estas prezentita kiel kvin voluma libraro (nun ankaŭ datumbazo) kiuj priskribas ŝakajn malfermojn. La movoj estis prenitaj de centoj da miloj da ludoj inter majstroj, publikigitaj analizoj en la Chess Informant (Ŝako-Informanto) ekde 1966 kaj tiam kompilitaj de famaj ŝakludantoj. La ĉefredaktisto estas Aleksandar Matanović kaj la ECO kaj Chess Informant estas publikigitaj de la serba firmao Šahovski Informator. Tiuj malfermoj estas tipe disponigitaj en ECO-tabelo, kiu koncize prezentas la plej bonajn malfermajn liniojn.
La libroj enhavas nur malgrandan kvanton da teksto, kiu estas en ok lingvoj. La plejparto de la libro konsistas el diagramoj de pozicioj kaj ŝakmovoj en Internacia statueta algebra notado, kun specialaj simboloj por movaj komentoj.
ECO-kodo estas registrita kopirajto de Chess Informant. Por detala listo de malfermoj vidi: Listo de ŝakaj malfermoj
Malfermaĵoj analizitaj
[redakti | redakti fonton]Volumo A: Flankmalfermoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Malfermo
- Defendo Benoni
- Nederlanda defendo
- Malfermo Reti
- Gambito Benko
- Malnova hinda defendo
- Malfermo Bird
- Neregula malfermo, ktp.
Volumo B: Duonmalfermaj ludoj krom la franca defendo
[redakti | redakti fonton]- Sicilia defendo
- Defendo Caro-Kann
- Defendo Pirc
- Defendo Alekin
- Moderna malfermo
- Skandinava defendo, ktp.
Volumo C: Malfermaj ludoj kaj la franca defendo
[redakti | redakti fonton]- Hispana malfermo (aŭ Ruy Lopez)
- Franca defendo
- Defendo Petrov
- Reĝa gambito
- Defendo Philidor
- Itala malfermo (Giuoco Piano, Gambito Evans kaj Defendo de la du ĉevaloj)
- Skota malfermo
- Malfermo de la kvar ĉevaloj, ktp.
Volumo D: Fermitaj ludoj kaj Duonfermitaj ludoj
[redakti | redakti fonton]- Dama gambito
- Akceptita
- Rifuzita (Slava, Ortodoksa, Tarrasch, Tartakower, Albin kontraŭgambito, ktp.)
- Defendo Grünfeld
- Malfermoj de la dama peono, ktp.
Volumo E: Hindaj defendoj
[redakti | redakti fonton]- Nimzo-Hinda defendo
- Hinda defendo de damo
- Hinda reĝa defendo
- Katalana malfermo
- Bogohinda defendo, ktp.
Ĉefaj ECO-kodoj
[redakti | redakti fonton]A
[redakti | redakti fonton]- Blanka unuaj movoj krom 1.e4 aŭ 1.d4 (A00-A39)
- 1.d4 sen 1...d5, 1...Ĉf6 aŭ 1...f5: maloftaj respondoj al 1. d4 (A40-A44)
- 1.d4 Ĉf6 sen 2.c4: maloftaj respondoj al 1...Ĉf6 (A45–A49)
- 1.d4 Ĉf6 2.c4 sen 2...e6, 2...g6: maloftaj hindaj sistemoj (A50-A79)
- 1.d4 f5: Nederlanda defendo (A80-A99)
B
[redakti | redakti fonton]- 1.e4 sen 1...c6, 1...c5, 1...e6, 1...e5 (B00–B09)
- 1.e4 c6: Defendo Caro-Kann (B10-B19)
- 1.e4 c5: Sicilia defendo (B20-B99)
C
[redakti | redakti fonton]- 1.e4 e6: Franca defendo (C00-C19)
- 1.e4 e5: Malfermitaj ludoj (C20-C99)
D
[redakti | redakti fonton]- 1.d4 d5: Fermitaj ludoj (D00-D69)
- 1.d4 Ĉf6 2.c4 g6 kun 3...d5: Defendo Grünfeld (D70-D99)
E
[redakti | redakti fonton]- 1.d4 Ĉf6 2.c4 e6: Hindaj sistemoj kun ... e6 (E00-E59)
- 1.d4 Ĉf6 2.c4 g6 sen 3...d5: hindaj sistemoj kun ... g6 (krom Grünfeld) (E60-E99)
Unua eldono
[redakti | redakti fonton]La unua eldono estis publikigita en la sekvaj jaroj:
Volumo A: 1979
Volumo B: 1975
Volumo C: 1974
Volumo D: 1976
Volumo E: 1978
Dua eldono
[redakti | redakti fonton]La dua eldono estis publikigita en la sekvaj jaroj:
Volumo A: 1996
Volumo B: 1984
Volumo C: 1981
Volumo D: 1987
Volumo E: 1991
Tria eldono
[redakti | redakti fonton]La tria eldono estis publikigita en la sekvaj jaroj:
Volumo A: 1999
Volumo B: 1997
Volumo C: 1997
Volumo D: 1998
Volumo E: 1998
Kvara eldono
[redakti | redakti fonton]La kvara eldono estis publikigita en la sekvaj jaroj:
Volumo A: 2001
Volumo B: 2002
Volumo D: 2004
Volumo E: 2008
Kvina eldono
[redakti | redakti fonton]La kvina eldono estis publikigita en la sekvaj jaroj:
Volumo C: 2008
|