Saltu al enhavo

Dolní Morava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolní Morava
germane Niedermohrau
municipo
Limpasejo Jodlów (PL) - Horní Morava (CZ)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolní Morava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Králíky
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio, Sudetio
Montaro Králický Sněžník
Naturmemorindaĵo Králický Sněžník
Konstruaĵo K S-5 "U Potoka" fuorto
Rivero Moravo
Situo Dolní Morava
 - alteco 615 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 21″ N 16° 47′ 58″ O / 50.12250 °N, 16.79944 °O / 50.12250; 16.79944 (mapo)
Areo 36,60 km² (3 660 ha)
Loĝantaro 430 (2024)
Denseco 11,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1577
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 69
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580163
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Morava
Retpaĝo: www.obecdolnimorava.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Dolní Morava situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, inter Orlica montaro (Orlické hory) kaj Jeseníky (Jesenikoj) sur montobazo de Masivo de Králický Sněžník. Vivas ĉi tie 430 loĝantoj (2024). La vilaĝo estas konata montara skicentro. Sub verto de la monto Králický Sněžník fontas rivero Moravo kaj fluas trans vilaĝo Dolní Morava en direkto nordo - sudo kaj dividas ĝin je historia bohemia kaj moravia partoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malá Morava, Staré Město kaj Králíky.

La unua historia mencio pri fonto de la rivero Moravo kaj prisetlado de la loko devenas el la jaro 1325, kiam estas menciataj vilaĝoj "Stubenseuifen" kaj "Spieglitz". En la jaro 1688 konstruis vilaĝoj Malá Morava, Velká Morava kaj Vojtíškov ŝtonan preĝejon en Malá Morava. Nur en la jaro 1725 estis tie kapelano kaj de la jaro 1843 paroĥestro. Nur en la jaro 1802, kiam estis konstruita nova preĝejo kaj paroĥestrejo en Velká Morava, ĝi estis deigita de Malá Morava kaj havis sian propran paroĥestron.

La unua skribmencio pri Dolní Morava devenas el la jaro 1577. Same kiel en la ĉirkaŭaj municipoj ĉi tie tradicie superis germana loĝantaro, tiu estis post la dua mondmilito devige ellandigita kaj en la municipon transloĝiĝis ĉeĥa loĝantaro el la enlando. Post la germana loĝantaro restis en la municipo ampleksaj bienoj kaj montara popola arkitekturo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 041
18801 071
18901 048
1900920
1910796
1921714
JaroLoĝantoj
1930728
1950439
1961358
1970362
1980322
1991283
JaroLoĝantoj
2001300
2014302
2016299
2017300
2018308
2019390
JaroLoĝantoj
2020407
2021372
2022407
2023421
2024430

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵo

[redakti | redakti fonton]
Popola arkitekturo en Diolní Morava
Králický Sněžník de sudo
Fonto de la rivero Moravo

Preĝejo de Sankta Alojzo estis konstruita en la jaro 1801 en empira stilo. Ĝi staras en altitudo de 633 m s.m. La paroĥestreja domo estis finkonstruita en la jaro 1802. Bildo sur la ĉefaltaro estas verko de lieĥtenŝtejna pentristo Jan Dalinger el la jaro 1840.

Antaŭ la jaro 1802 onidire estis en Velká Morava nur ligna kapelo ĉe la bieno n-ro 26. Statuoj de sanktuloj, kiuj estas sur vando de la bieno n-ro 32 devenas el tiu ĉi malnova kapelo.

Sur monteto en rando de vilaĝparto Dolní Morava estas fuorto K S-5, kiu estis parto de linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj inter jaroj 19351938. Nuntempe en ĝi estas malgranda muzeo kun ekspozicio pri historio de fortikaĵoj.

Turismo kaj sporto

[redakti | redakti fonton]

En katastra regiono de la vilaĝo estas densa reto de signitaj turismaj padoj kaj trans la vilaĝo ankaŭ iras biciklisma turisma traceo nomata "Cyklotrasa Orlické hory". En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo troviĝas kelkaj skidescendejoj kun skiistaj trenliftoj. Estas ĉi tie eĉ la plej kruta nigra descendejo en Ĉeĥio.

Super la municipo, sur limo kun Pollando troviĝas monto Klepý aŭ Klepač, pole Trójmorski Wierch (1145 m), kiu estas unika per tio, ke li apartenas al tri maraj basenoj. Akvo el okcidentaj (polaj) deklivoj fluas en riveron Nysa Kłodzka, kiu ĉi tie fontas, kaj per ĝi en Baltan maron, akvo el sudaj deklivoj fluas en Lipkovský rivereton kaj pere de ĝi en Tichá Orlice, Elbon kaj Nordan Maron kaj akvo el orientaj deklivoj fluas en riveron Moravon, Danubon kaj en Nigran maron.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.