Desulforudis audaxviator
Desulforudis audaxviator | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Desulforudis audaxviator
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Desulforudis audaxviator Chivian et al. 2008 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Desulforudis audaxviator estas bakterio, kiun oni malkovris en 2006 en profundo de 2,8 km en orminejo de Mponeng, proksime al Johannesburg, Sudafriko. La bakterio vivas en radioaktiva ĉirkaŭaĵo.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Oni malkovris ĝin hazarde en 2006 dum analizado de minejaj akvoj. La sciencistoj esperis, ke oni povas deĉifri minimume unu tutan genomon de la trovitaj bakterioj de la minejo Mponeng. Je granda surprizo, oni konstatis, ke la genomoj apartenas en 99,9% al unu specio, kiun oni nomumis poste al Desulforudis audaxviator. Oni supozis, ke la restanta 0,1% estis poluaĵo de la minejo aŭ la laboratorio, la D. audaxviator formas unuspecian ekosistemon.
Vivloko
[redakti | redakti fonton]La bakterio vivas en profundo de 2,8 km, en temperaturo de 60 °C, en anaerobiaj cirkonstancoj. Laŭ analizo de la akvo, ĝi izoliĝis de la ekstera mondo antaŭ kelkaj milionoj da jaroj.
Karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas stangoforma bakterio, moviĝanta per flagelo. Ĝi havas kemoaŭtotrofan, anaerobian metabolismon, ĝi akiras energion el hidrogeno (kiu estiĝas el akvo je disiĝo de urano, torio kaj kalio) kaj ĉefe el reduktiĝo de akvosolvitaj sulfatoj.
Ĝia genetika konsisto estas relative granda, dum la similaj bakterioj havas genomon kun ĉ. 1500 genoj, la D. audaxviator havas 2157 genojn. Laŭsuspekte multaj genoj venas el arkeoj (arkeobakterioj). Ĝi kapablas produkti endosporon.
Ĝi povas uzi la neorganikajn materialojn kiel karbona oksido, karbona dioksido, karbonatoj (por karbono), amonio aŭ nitratoj (por nitrogeno).
Nomo
[redakti | redakti fonton]- Desulforudis: la bakterio gajnas energion el sulfatoj
- audaxviator: el verko Vojaĝo al centro de la Tero de Jules Verne, kiam profesoro Lindenbrock diras latine "Descende, audax viator, et terrestre centrum attinges (Subiĝu, aŭdaca vojaĝanto, kaj vi atingos la terocentron).