Saltu al enhavo

Dermatofitozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dermatofitozo
infekta malsano • malsano
vdr

Dermatofitozo, konata ankaŭ kiel ringovermo, estas funga infekto de la haŭto.[1] Tipe ĝi rezultas en ruĝa, juka, skvameca, cirkla erupcio.[2] Hararperdo povas okazi en la tuŝita areo.[2] Simptomoj ekis kvar ĝis dekkvar tagojn post la ekspono.[2] Multaj areoj povas esti tuŝitaj je difinita tempo.[3]

Ĉirkaŭ 40 tipoj de fungoj povas okazigi dermatofitozon.[1] Ili estas tipe de la tipoj Trichophyton, Microsporum, aŭ Epidermophyton.[1] Riskigaj faktoroj estas uzi publikaj duŝejoj, kontaktosportoj kiaj luktado, troa ŝvito, kontakto kun animaloj, obezeco, kaj imunonuligo.[4][3] Ringovermoj povas etendiĝi el aliaj animaloj aŭ inter personoj.[4] Diagnozo estas ofte bazita sur la aspekto kaj simptomoj.[5] Ĝi povas esti konfirmita ĉu per kultivado aŭ per rigardo de haŭtoskrapado per mikroskopo.[5]

Prevento estas farita tenante la haŭton seka, ne piedirante senŝue en publiko, kaj ne kunhavi personajn aĵojn.[4] Traktado estas tipe farita per kontraŭfungaj kremoj kiel klotrimazolo aŭ mikonazolo.[6] Se temas pri la krania haŭto, trabuŝaj kontraŭfungiloj kiel flukonazolo povas esti necesaj.[6]

Tutmonde, ĝis 20% el la loĝantaro povas esti infektata de dermatofitozo iam.[7] Infektoj de ingvenoj estas plej oftaj ĉe maskloj, dum infektoj ĉe krania haŭto kaj korpo okazas same en ambaŭ seksoj.[3] Infektoj de krania haŭto estas plej oftaj ĉe infanoj dum infektoj de ingvenoj estas plej oftaj en maturuloj.[3] Priskriboj de dermatofitozo datas reen el antikva historio.[8]

  1. 1,0 1,1 1,2 Definition of Ringworm (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 5a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016 .
  2. 2,0 2,1 2,2 Symptoms of Ringworm Infections (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 20a de januaro 2016. Alirita 5a de septembro 2016 .
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Domino, Frank J.. (2013) The 5-Minute Clinical Consult 2014 (angle). Lippincott Williams & Wilkins. ISBN 9781451188509.
  4. 4,0 4,1 4,2 Ringworm Risk & Prevention (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 7a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016 .
  5. 5,0 5,1 Diagnosis of Ringworm (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 8a de aŭgusto 2016. Alirita 5a de septembro 2016 .
  6. 6,0 6,1 Treatment for Ringworm (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 3a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016 .
  7. (24a de novembro 2009) Antifungal Therapy. CRC Press. ISBN 978-0-8493-8786-9.
  8. Bolognia, Jean L.. (2012) Dermatology, 3‑a eldono (angle), Elsevier Health Sciences. ISBN 978-0702051821.