Davi Kopenava Janomami
Aspekto
Davi Kopenava Janomami | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1956 en Amazonio | ||||
Etno | Janomamoj • Indianoj vd | ||||
Lingvoj | indiĝena lingvo de Ameriko • portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝamano politikisto mediprotektulo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Davi Kopenava Janomami (ankaŭ literumata Davi Kobenawä Yanomamö kaj Davi Kopenawa Yanomami, naskiĝis la 18-an de februaro 1956) estas indiĝena ŝamano, mediprotekta aktivulo kaj portugallingva porparolisto de sia etno, la janomamoj, en la amazona pluvarbaro de Brazilo. En 2019 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.