Cyprian Godebski (skulptisto)
Cyprian Godebski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1835 en Méry-sur-Cher |
Morto | 25-an de novembro 1909 (74-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Tombejo Champeaux de Montmorency |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Sankt-Peterburgo |
Ŝtataneco | Francio Pollando Rusia Imperio |
Familio | |
Patro | Franciszek Ksawery Godebski (en) |
Edz(in)o | Zofia Servais (en) (nekonata valoro–1872) |
Infanoj | Misia Sert (mul) , Cipa Godebski (en) , Franz Godebski (en) |
Parencoj | Adrien François Servais (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Verkoj | Nicolaus Copernicus Monument in Kraków |
Cyprian Godebski (naskiĝis la 30-an de oktobro 1835 en Méry-sur-Cher (Centro-Valo de Luaro) en departemento Cher en Francio, mortis la 25-an de novembro 1909 en Parizo) – pola skulptisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li estis nepo de Cyprian – legiano kaj poeto, filo de Franciszek Ksawery – ribelanto, elmigrinta aganto, historiisto, artgardisto de la pola scienca-kultura instituto Ossolineum. Li frekventis al Pola Nacia Lernejo en Batignolles, poste lernis skulptarton en laborejo de François Jouffroy. En 1858 translokiĝis al Lvovo, poste – de 1861 ekloĝis en Vieno kaj de 1863 en Parizo. En 1870 estis nomumita profesoro de Akademio en Sankt-Peterburgo. En Parizo gvidis literaturan-artisman salonon. En 1877 estis nomumita membro de la franca Nacia Akademio, en 1889 oficiro de Honora legio. Lia filino estis patronino de artistoj Misia Sert.
Kreemo
[redakti | redakti fonton]- monumento de Liberiĝo en Limo – la ĉefurbo de Peruo (1859-1866),
- monumento al komponisto Adrien-François Servais, Grote Markt, Halle (1869)
- monumento al Adam Mickiewicz en Varsovio (1898),
- monumento al Nikolao Koperniko en Krakovo (1900),
- alegoriaj komponaĵoj kaj salonaj skulptaĵoj mitologia temaro,
- portreta skulptaĵo, interalie medaliono sur memor-tabulo al Karol Mikuli enmurigita en vestiblon de la armena katedralo en Lvovo (1900), bustoj: de Agenor Gołuchowski, Jerzy Stanisław Dzieduszycki, Józef Maksymilian Ossoliński, Aleksander Fredro en Krakovo,
- urbaj monumentoj: de Agenor Gołuchowski, Adam Potocki, Taras Ŝevĉenko,
- surtombaj monumentoj en Pollando kaj Francio, interalie de Honorata Borzęcka kaj Walery Łoziński (kunaŭtoreco) sur Liĉakiva tombejo en Lvovo, Otto Hausner en Brodi, Théophile Gautier kaj Hector Berlioz sur Tombejo de Montmartre, Ludwik Mierosławski sur Tombejo de Montparnasse, Constantin Guys sur tombejo en Pantin, aŭ ankaŭ de Enrico Tamberlik,
- laboro por la Konstruaĵo de Militintaj Invalidoj en Lvovo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Cyprian Godebski, Listy o sztuce (Leteroj pri arto), Kritika prilaboro, enkonduko kaj komentoj – Maciej Masłowski, Wydawnictwo Literackie, Kraków 1970
- Stanisław S. Nicieja, Cmentarz Łyczakowski we Lwowie w latach 1786-1986 (Liĉakiva tombejo en Lvovo en la jaroj 1786-1986), Wydawnictwo Ossolineum 1989, ISBN 83-04-03320-8
- Cyprian Godebski
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Cyprian Godebski (verkisto)
- Polaj Legioj en Italio