Charles Soubre
Charles Soubre | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Charles Joseph Soubre |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1821 en Lieĝo |
Morto | 29-an de januaro 1895 (73-jaraĝa) en Lieĝo |
Tombo | Robermont Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo (1837–1843) Brusela Reĝa Akademio de Belaj Artoj |
Familio | |
Frat(in)o | Etienne Soubre (en) |
Parencoj | Charles Soubre (en) (frata nevo) Emile Delperée (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto |
Charles SOUBRE (n. la 4-an de februaro 1821 en Lieĝo - m. samloke la 29-an de januaro 1895), estis belga pentristo.
La juna Charles Soubre komencis sian artan trejnadon jam en 1834 en la ateliero de Jules Van Marcke, poste kompletigis ĝin ĉe la Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo kaj ĉe la Reĝa Akademio de Belartoj de Bruselo. Por kovri la kostojn de siaj studoj, li donis lecionojn, kiuj okupis la plej grandan parton de lia tempo. En 1853, la artisto estis nomumita profesoro pri desegnado ĉe la Akademio de Belartoj de Liège. Ekde tiam li komencis longan instruan karieron, kiu finiĝis 35 jarojn poste, kiam li demisiis kaj ricevis la titolon de honora profesoro kiel agnosko pro siaj servoj al la Akademio.
La artisto estis precipe pentristo de historiaj temoj, sed ankaŭ de ĝenroscenoj, portretoj, pejzaĝoj kaj virinaj figuroj. Kiel historia pentristo, li « serĉis, pli ol iu ajn el siaj kunuloj, siajn inspirfontojn en la loka historio, aŭ eĉ en la legendoj de la regiono »[1], kiel montriĝas en pluraj el liaj ĉefaj verkoj, kiel La morto de Henriko la 4-a, imperiestro de Germanio (1850), Nobela familio antaŭ la Konsilio de Tumultoj (1873) aŭ La Foriro de la volontuloj de Liège al Bruselo sub la gvido de Charles Rogier (1878). Liaj historiaj komponaĵoj, kiuj montris la grandiozan stilon aprezitan je la epoko de la pinto de lia kariero, spertis malkreskantan popularecon ĉe la fino de lia vivo, kiam la modaj gustoj ŝanĝiĝis. Charles Soubre ankaŭ kreis rimarkindajn eksterajn pejzaĝojn, kie la serĉo pri ekvilibro, organizo kaj sintezo estis pozitive taksitaj longe post lia morto.