Ceremonio
Aspekto
Ceremonio (el la latina: caeremonia) estas solena agado dum religia aŭ monduma evento. Ceremonion oni nomas foje rito aŭ etiketo.
La ceremoniestro estas tiu, kiu kondukas la ceremonion, atentas pri la reguloj kaj la tradiciaj agoj farotaj.
Reĝa ceremonio
[redakti | redakti fonton]Unu el iamaj reĝaj ceremonioj en Germanio estis la matena transdono de la taga ĉemizo al la reĝo. Tion rajtis fari nur la frato, aŭ, kiam li forestis, la gefiloj aŭ genepoj de la reĝo.