Saltu al enhavo

Carlo Sforza

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlo Sforza
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1872 (1872-01-23)
en Montignoso
Morto 4-an de septembro 1952 (1952-09-04) (80-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio (1946–1952)
Reĝlando Italio (1872–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Pizo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infanoj Sforza-Galeazzo Sforza (en) Traduki, Konstanty Jeleński (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo diplomato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Grafo Carlo SFORZA (25-an de septembro 1873 en Montignoso di Lunigniana, Italio4-an de septembro 1952, Romo) estis itala politikisto, kiu ekzilis dum la itala faŝismo. Post la dua mondmilito, li havis gravan rolon en la itala politiko.

Sforza eklaboris en 1896 en la diplomatia tereno en Kairo, Parizo, Konstantinopolo, Pekino, Bukareŝto, Madrido, Londono kaj Belgrado. Li estis en 1919–20 eksterafera ŝtatsekretaro, en 1920–21 eksterafera ministro, poste ekde 1922 gvidanto de la pariza ambasadejo. Li demisiis post 9 monatoj, ĉar li ne volis labori por Benito Mussolini. Poste li vivis en Belgio ĝis 1939 kaj poste en Usono.

Post kolapso de la faŝisma registaro en 1943, li reveturis al Italio kaj agadis en diversaj ŝtataj pozicioj ĝis 1946, kiam li iĝis parlamentano. Li estis eksterafera ministro en 1947 en tria registaro de Alcide De Gasperi. Li demisiis en julio de 1951 pro sanproblemoj.

Sforza havis gravan rolon en subskribo de la pactraktato kaj en tio, ke Italio aliĝis al la Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj al NATO.