Bulgarlingva Vikipedio
Aspekto
Bulgarlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | bg.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | bulgara |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 31-a de oktobro 2024 | |
Artikolnombro | 300 992 |
Profundeco | 28.7 |
Paĝoj | 678 454 |
Redaktoj | 12 375 666 |
Uzantoj | 350 996 |
Aktivaj uzantoj | 647 |
Administrantoj | 23 |
Dosieroj | 13 |
La bulgarlingva Vikipedio aŭ simple bulgara Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bulgara lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Българоезична Уикипедия; latinliterigite B'lgaroeziĉna Uikipedija. La projekto fondiĝis en decembro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2010. La 31-an de oktobro 2024 ĝi enhavas 300 992 artikolojn.
En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|