Biermato
Aspekto
Biermato aŭ biersubglaso, estas subglaso por glasoj aŭ glasegoj da biero, ĝenerale el kartono, servante de reklama apogo ĉar ĝi estas ornamita de la koloroj de la marko.
- La unua celo de la biermato estas preni la akvon de kondensiĝo, kiu formas sin kiam la glaso de malvarma biero eniras en kontakton kun la media aero.
- Estas ankaŭ reklamilo, aparte por la bierfarejoj.
- En iuj landoj, ĝi estas uzita de kelneroj por noti la nombron de konsumoj de la klientoj.
- En kelkaj medioj, biermato estas celo de kolektantoj, ĉar multaj estas arte desegnitaj kiel simbolo reklama de la firmao.