Bertalan Baskay Tóth
Bertalan Baskay Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de julio 1903 en Varsány |
Morto | 8-an de decembro 1976 (73-jaraĝa) en Gödöllő |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Debrecen University of Agrarian Sciences (en) (–1925) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero-agronomo universitata instruisto politikisto |
Bertalan Baskay Tóth [baŝkai tOt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baskay Tóth Bertalan, estis hungara agronomo, altlerneja instruisto, politikisto. Lia familia nomo estis ĝis 1931 nur Tóth.
Bertalan Baskay Tóth[1] naskiĝis la 24-an de julio 1903 en Varsány, li mortis la 8-an de decembro 1976 en Gödöllő.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Bertalan Baskay Tóth akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio de Debrecen en 1925. Post la diplomo li laboris en agrikultura laborejo en Tápiószele 2 jarojn, sed li ankaŭ studvojaĝis en Germanio. Inter 1927–1929 li praktikadis en la akademio, poste en Ekonomia Akademio de Keszthely, eĉ ĉi tie li estis ankaŭ asistanto 2 jarojn, fine li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1931. Li estis agronomia inspektoro inter 1930–1950, dum en 1945 li aliĝis al la komunistoj, ekde 1947 li helpis la kolĥoziĝon. Inter 1950–1962 li havis statuson en Agrikultura Universitato (Gödöllő), poste li estis profesoro samloke. Inter 1958–1974 li estis ankaŭ parlamenta deputito. Pli frue en 1953 li aŭtomate kandidatiĝis (CSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis filinon en 1941. Li ricevis premion en 1973.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Fejlődési vizsgálatok burgonyafajtákon. (1931)
- Az istállótrágya. (1937; pliaj eldonoj: 1939, 1940)
- Növénytermeléstan. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1952, tralaborite: 1954)
- Legelő- és rétművelés. (Budapest, 1962; tralaborite: 1966)
- Gyeptermesztés és hasznosítás. (kunaŭtoro, 1978)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memormedalo Baskay Tóth Bertalan