El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bedřichov
Bedřichov (germane Friedrichswald ) estas municipo en Ĉeĥio . Ĝi situas en Regiono Liberec , en distrikto Jablonec nad Nisou . En la municipo vivas 402 loĝantoj (2024). Somere Bedřichov servas kiel elirloko por turismo kaj bicikloturismo sur Jizera montaro . El Bedřichov ankaŭ kondukas senbarieraj padoj en la ĉirkaŭaĵon. Rekte super Bedřichov troviĝas belvedero Královka . La municipo estas kunigita per ŝoseo kaj kun Jablonec , kaj kun Liberec .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Josefův Důl , Janov nad Nisou , Mníšek , Hejnice kaj Liberec .
vintre Bedřichov servas kiel starta loko de multaj skikuradaj ekskursoj en Jizeran montaron . Sur loka stadiono, proksime de parkumejo kaj aŭtobusa haltejo, komenciĝas skikurada Jizera magistralo , kondukanta al Nová Louka kaj poste plu direkte al Kristiánov , Na Kneipě kaj Smědava .
Sur deklivoj de monto Malinový vrch estas en supermara alteco 710 ĝis 802 m ski areo Ski Bižu s.r.o. Troviĝas en ĝi 7 treniloj kaj 9 deglitejoj kun suma longeco 5,4 km.
La unua skribmencio pri ĝi devenas el la jaro 1602 .
Post la da mondmilito okazis ellandigo de germanaj loĝantoj kaj ĝisloĝigo fare de ĉeĥaj kaj pluaj etnoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 1 209 1880 1 206 1890 1 268 1900 1 255 1910 1 394 1921 1 196
Jaro Loĝantoj 1930 1 248 1950 540 1961 255 1970 177 1980 165 1991 163
Jaro Loĝantoj 2001 239 2011 300 2014 337 2016 327 2017 327 2018 331
Jaro Loĝantoj 2019 365 2020 363 2021 335 2022 345 2023 407 2024 402
Preĝejo de sankta Antonio de Padovo
Kamparana domo Fuchsloch en Kristiánov – hodiaŭ muzeo de vitrofarado
Kabano Šámalova chata en Nová Louka – eksa ĉasista kasteleto, hodiaŭ estas ĉi tie pensiono kaj restoracio
Unu el la plej malnovaj konstruaĵoj kun numero 5 – konstruita ĉirkaŭ la jaro 1905, hodiaŭ Penzion Chaloupka situas sur la deklivo de Maliník.
Partoj de municipo Bedřichov (1)