Barbara Strozzi
Barbara Strozzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1619 en Venecio |
Morto | 11-an de novembro 1677 (58-jaraĝa) en Padovo |
Tombo | Baziliko de Sankta Antonio |
Lingvoj | itala • venecia |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Alma mater | Accademia degli Unisoni (en) |
Familio | |
Patro | Giulio Strozzi (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto operkantisto kantotekstisto teatra aktoro arta manekeno kantisto |
Verkoj | The First Book of Madrigals |
Barbara STROZZI, nomata ankaŭ Barbara Valle (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1619 en Venecio, mortis la 11-an de novembro 1677 en Padovo) estis itala kantisto kaj komponisto de la baroko.
Barbara Strozzi estis virtuoza kantistino kaj ege talenta komponisto naskita en Venecio en 1619. Ŝia patrino estis domlaboristino en la domo de Giulio Strozzi, kiu estis, plej probable, la patro de Barbara.
Giulio Strozzi estis elstara venecia poeto kaj eldonisto de tekstoj de opero. Tre juna, Barbara montris sian mirindan muzikan kapablon per sia rimarkinda voĉo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Barbara estis la adoptita filino kaj eble la ne legitima filino de Giulio Strozzi. Ŝia adoptopatro fondis en 1637 la "Accademia degli Unisoni" de li fundita, kie ŝi estis invitata deklami kaj kanti siajn proprajn komponaĵojn. Ŝi muzikigis tekstojn de sia patro kaj de aliaj membroj de Veneciaj akademioj.
Ŝi studis kompozicion ĉe Francesco Cavalli kaj Marco Antonio Cesti. Post la morto de sia patro ŝi verŝajne estis devigata transvivi per sia laboro kiel komponisto. Ĝis antaŭ nelonge oni kredis, ke Strozzi estis amoristino aŭ demimondulino, ĉar ŝi estis fraŭlina kaj laŭraporte ŝia rilato al la amikoj de ŝia patro estis malĉastaj. Tamen evidentas, ke finfine tri el ŝiaj kvar gefiloj havis la saman patron (Giovanni Paulo Vidman), kio indikas, ke li estis ŝia amoranto aŭ amato, dum kiam li ankoraŭ vivis. Post lia morto verŝajne Strozzi subtenis sin per ruzaj investoj ŝiaj komponaĵoj. kvankam ŝi dediĉis siajn publikaĵojn al diversaj gravaj personoj inkluzive Ferdinando la 2-a de Aŭstrio kaj Sophia, dukino de Brunsvigo kaj Luneburgo, ne evidentas, ke tiuj ĉi "patronoj" rekte subtenis ŝin.
Estis Giulio Strozzi kiu rekonis kaj kultivis la eksterordinaran talenton de Barbara kiel kantistino kaj komponisto. Li aranĝis por ke ŝi ricevu lecionojn de kanto kaj komponado, kun unu el la plej influaj veneciaj komponistoj de opero de tiu tempo, Francesco Cavalli.
Ŝi kreskis en la monda ĉefurbo de la opero; en la domo de fama verkisto; meze de kantistoj kaj komponistoj kaj lernante de la plej bonaj muzikistoj, do ŝiaj eksterordinaraj naturaj kapabloj rapide disvolviĝis.
Giulio Strozzi organizis privatajn koncertojn en sia hejmo, por ke oni aŭdu la kantojn kaj la verkojn de Barbara, kiu kantis antaŭ pluraj veneciaj verkistoj.
Kiam ŝi estis 15-jaraĝa, ŝi estis jam priskribita kiel "la virtuoza kantistino de Giulio Strozzi" (la virtuosissima cantratrice di Giulio Strozzi).
Li uzis siajn rilatojn por antaŭenigi la estontan karieron de Barbara, komencante kiam ŝi atingis la deksesan jaraĝon. Nekapabla edzinigi ŝin pro manko de sufiĉa doto, li instigis ŝin kanti kaj komponi.
Barbara prenis la familinomon Strozzi, kiam ŝi atingis 18 jarojn.
En 1637 Giulio Strozzi fondis la muzikan branĉon de la literatura akademio. Tiu muzika akademio estis prezidata de Barbara mem. Ŝi estis inteligenta, edukita kaj konscia pri sia talento; ŝi kantis dum la kunvenoj sed eĉ, ŝi sugestis temojn por diskuto pri kiuj la membroj ekzercis siajn debatajn kapablojn. Barbara ne hezitis esprimi siajn vidpunktojn malgraŭ la atendo de ina modesteco. Ankaŭ, ŝi estis la persono dediĉita al la eldonado de la verkoj de diversaj membroj de la grupo.
Kiam ŝi aĝis 25 jarojn, post la naskiĝo de ŝia tria infano, Barbara publikigis sian “Unua(n) Libro(n) de Madrigaloj” en 1644. La volumo enhavas madrigalojn por du aŭ kvin voĉoj verkitaj laŭ tekstoj de Giulio Strozzi.
Ŝi bone konsciis la specialajn defiojn esti virina kantverkisto, kaj tio estas eksplicite klara en la antaŭparolo, en kiu ŝi skribis: “Kiel virino, mi zorgas pri la publikigo de ĉi tiu verko. Espereble ĝi estos savita sub ora kverko kaj ne en danĝero de la glavoj de kalumnio, kiuj jam altiriĝis por batali kontraŭ ĝi”.
Okazis ke ŝia alta posteno en la Akademio ebligis, ke ŝi ankaŭ estis atakata. Eĉ iam iu, per anonima manuskripto, denuncis ŝin kiel korteginon. Tio vekis plurajn aliajn malagrablajn kaj eksplicitajn kalumniojn de kritikistoj. Malgraŭ ke tio ne estis pruvita, Giulio Strozzi ne silentigis la akuzon. Laŭ kelkaj esploristoj, farante tiamaniere, li sekvis la malnovan kaj ja klasikan nocion, ke nur "malpura" virino povus esti intelektulo.
Por aserti tion la esploristoj prenis la portreton de Barbara: la plej frapa aspekto de ĉi tiu portreto estas la esprimo de la modelo; ŝi havas, kiel diras Anna Beer, "lacan rigardon al la mondo”. La juna virino, kiu ĉi tie, ankoraŭ ne estas dudekjaraĝa, de vitraj, malgajaj okuloj kontrastas kun ŝia seksumita portreto.
La naskiĝo de la tria infano de Barbara kaj ŝia unua publikaĵo, koincidis kun la periodo, dum kiu Ĝiulio avide promociis sian novan protektinon Anna Renzi, dum Barbara forestis kun siaj infanoj. Eble ĉi tiu unua eldono estis parte la plano de Barbara por resti grava en la okuloj de Strozzi kaj konservi lian patronecon kaj subtenon, sed ŝi malsukcesis.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 9 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]La granda plimulto de ŝiaj verkoj estas komponaĵoj por soprano solista kaj figurita baso, pro kio estas pensebla, ke ŝi mem prezentis siajn komponaĵojn koncerte. La plej granda okupo de ŝi elektita estas tiu de unu kantvoĉo, du melodiaj instrumentoj kaj baso kontinua. Ŝia muziko estas profunde enradikiĝinta en la tekniko nomata "seconda prattica", kies ĉefa ekzemplo estas la verkaro de Claudio Monteverdi. Ŝiaj komponaĵoj montras, ke ŝi estis familiara kun la tiam kutimaj stilrimedoj; ili havas komunecon kun la frua opero. Individue formitaj estas i.a la virtuozaj baslinioj. La disonanctraktado ofte deflankiĝas pro la sonpitoreska tekstprezentado de la reguloj de strikta kompozicio. Plurfoje Barbara Strozzi utiligas la militecan ĝenron. Tamen, ŝiaj verkoj prezentas pli emfazon lirikan, eble bazanta sur sia propra voĉamplekso. Multajn de la literoj de ŝiaj pecoj skribis ŝia patro Giulio. Strozzi skribis ariojn, kantatojn dramecajn, madrigalojn kaj duetojn. Ŝi publicis ok volumojn da verkoj inkludantaj pli kantatoj ol ajna aliaj komponisto de la 17-a jarcento.
Lerte uzata de aliuloj por propraj celoj, kaj tiam forĵetita, Barbara montris grandan spiritan forton kaj karakteron; ne rezignis, sed anstataŭe publikigis sep pliajn volumojn de komponaĵoj inter 1651 kaj 1664.
Laŭlonge de sia vivo, ŝi komponis pli ol 125 verkojn eldonitajn en ok muzikaj volumoj. De ili, nur la 5-a enhavas sanktan muzikon. Ĉiuj aliaj enhavas sekularajn voĉajn muzikojn. Plej multaj estis madrigaloj, kantatoj kaj duetoj, ĉiuj el ili estis komponitaj por solista voĉo, ĉefe soprano kaj klaviceno. Ĉiuj tekstoj, ekde la dua volumo, estas de ŝia propra kreado. Ŝi estas la plej fekunda eldonita komponisto de sekulara voĉa muziko en la tiutempa Venecio. Barbara ofte dediĉis siajn eldonojn al eblaj sponsoroj, kiel Eleanor de Mantuo, la imperiestro Ferdinando la 3-a, aŭ Sophie de Bohème.
Ŝia muziko estas melodie esprimplena, intense lirika, ofte humura, kaj tute alloga. La voĉaj linioj de Strozzi estas mirinde taŭgaj por lirika soprano, kio sugestas, ke ŝi kantis la plej grandan parton de sia muziko.
La puraj belecoj kaj nuancoj de la verkado de Strozzi instigis multajn observi, ke pli ol iu ajn alia komponisto, Barbara Strozzi estis la "heredantino" de la granda Claudio Monteverdi .
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Il primo libro di madrigali, por 2-5 voĉoj kaj baso kontinua, op. 1 (1644)
- Cantate, ariette e duetti, por 2 voĉoj kaj baso kontinua, op. 2 (1651)
- Cantate e ariette, per 1-3 voĉoj kaj baso kontinua, op. 3 (1654)
- Sacri musicali affetti, libro I, op. 5 (1655)
- Quis dabit mihi, mottetto por 3 voĉoj (1656)
- Ariette a voce sola, op. 6 (1657)
- Diporti di Euterpe ovvero Cantate e ariette a voce sola, op. 7 (1659)
- Arie a voce sola, op. 8 (1664)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Ellen Rosand with Beth L. Glixon. "Barbara Strozzi", Grove Music Online, ed. L. Macy (accessed novembro 16 2024), grovemusic.comArkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine (subscription access).
Glixon, Beth L. “More on the life and death of Barbara Strozzi,” The Musical Quarterly, 83, no.1 (spring 1999): 134-141.
Glixon, Beth L. “New light on the life and career of Barbara Strozzi,” The Musical Quarterly, 81, no.2 (summer 1997): 311-335.
Heller, Wendy. "Usurping the Place of the Muses: Barbara Strozzi and the Female Composer in Seventeenth-Century Italy," The World of Baroque Music: New Perspectives, ed. George B. Stauffer, Bloomington: Indiana University Press, 2006; 145-168.
Kendrick, Robert. “Intent and Intertextuality in Barbara Strozzi’s Sacred Music,” Recercare: Rivista per lo Studio e la Practica della Musica Antica, 14 (2003): 65-98.
Rosand, Ellen. “Barbara Strozzi, Virtuosissima Cantatrice: the Composer’s Voice,” Journal of the American Musicological Society, 31, no. 2 (summer 1978): 241-81.
Rosand, Ellen. “The Voice of Barbara Strozzi,” Women Making Music, eds. Jane Bowers and Judith Tick, Urbana, Illinois: University of Illinois Press, 1986; 168-90
Discografio
[redakti | redakti fonton]- A New Sappho Favella Lyrica. Koch 7491. (Julio 2000)
- Arias and Duets Christine Brandes, Jennifer Lane, Kurt-Owen Richards, New York Baroque. Eric Milnes, dir. Dorian 93218. (Febrero 2001)
- Arie Antiche Maria Bayo Claves 9023. (Mayo 1999)
- Arie & Cantate, Op. 8 La Risonanza, Emanuela Galli, Fabio Bonizzoni y al. Glossa GDC 921503. [1] Octubre 2001/02