Balázs Sepsiszéki Nagy
Aspekto
Balázs Sepsiszéki Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1969 (55-jaraĝa) en Sfântu Gheorghe |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | etnologo |
SEPSISZÉKI NAGY Balázs [pr. ŝepŝise:ki nadj] originala nomo Nagy Balázs estas rumanuja hungara etnografia esploristo naskiĝinta la 25-an de januaro 1969 en Sfântu Gheorghe - jen rumane, prononco [sfıntu gjorgje], hungare Sepsiszentgyörgy [ŜEPŝisentdjørdj], germane Sankt Georgen [zankt geORgn], jide סנט דזשארדזש, do "snt dĵardĵ". Li estas la patro de dekunujara aŭtoro Gergő Csinódi Nagy.
Premioj, distingoj
[redakti | redakti fonton]- 1993 - premio Ikvai Nándor, Bp.-Sopron.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Sepsiszéki Nagy finis en 1995 etnografion en ELTE (Budapeŝto). Li vivas en sia naskiĝurbo ekde 1995. Dum dekdu jaroj li verkis sian monumentan libron en kvar volumoj titolitan La vilaĝoj de Sikullando en la fino de la 20-a jarcento. Post la verko de Balázs Orbán ne naskiĝis simila verko pri la Sikullando.
Verko
[redakti | redakti fonton]- Székelyföld falvai a XX. század végén 1-4. Nap Kiadó, Budapest, 1998, 2000, 2003, 2007.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Erdélyi Magyar Ki Kicsoda 2010.