Saltu al enhavo

Amo estas pli forta ol morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amo Estas Pli Forta Ol Morto
Aŭtoro Janis Rainis
Eldonjaro 1933
Urbo Rigo
Eldoninto Latva Esperanto-Societo
Paĝoj 111
vdr

Amo Estas Pli Forta Ol Morto estas tragedio en kvin aktoj de Janis Rainis. El la latva lingvo tradukis ĝin Ints Ĉaĉe (1933, 111 paĝoj). El Esperanto en la ĉeĥan tradukis Tomáš Pumpr.

Citaĵo
 Literatura prilaboro kaj dokumente pruvita okazintaĵo el la 17-a jarcento ... senfina kaj ideala amo de Maija. 
— 1933, G. Eckelmann, Heroldo de Esperanto, n-ro 39ß
Citaĵo
 Escepte interesa verko por la serioza leganto. La moderna latva verkisto uzis epizodon el pasinta historio de sia lando, same kiel la anglo John Drink- water uzas anglan historion kiel bazon por siaj dramoj. La temo, pri knabino kiu preferas morti ol senhonoriĝi, estas malnova ; sed ĉi tie prezentiĝas neniel banale. Kontraŭe, per la plumo de Rainis ĝi impresas kaj sentigas. Cetere, la bona traduko estas modele kaj riĉe dokumentita. 
— K.R.C.S. La Brita Esperantisto - Numero 345, Januaro (1934)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]