Alexis de Tocqueville
Alexis de Tocqueville | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alexis-Charles-Henri Clérel de Tocqueville |
Naskiĝo | 29-an de julio 1805 en Parizo |
Morto | 16-an de aprilo 1859 (53-jaraĝa) en Cannes |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Tocqueville |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Château de Tocqueville |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Parizo Lycée Fabert (en) |
Familio | |
Patro | Hervé Clérel de Tocqueville (mul) |
Patrino | Louise Le Peletier de Rosanbo (en) |
Frat(in)oj | Hippolyte Clérel de Tocqueville (mul) kaj Édouard de Tocqueville (en) |
Edz(in)o | Mary Mottley Tocqueville (en) |
Okupo | |
Okupo | filozofo sociologo juristo verkisto politikisto historiisto |
Verkoj | Pri la Demokratio en Usono The Old Regime and the Revolution |
Alexis Charles Henri Clérel De TOCQUEVILLE [alɛksi ʃaʁl ɑ̃ʁi kleʁɛl də tɔkvil] (naskiĝis la 29-an de julio 1805 en Verneuil-sur-Seine (Île-de-France), mortis la 16-an de aprilo 1859 en Cannes) estis franca politika filozofo kaj historiisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post kiam Tocqueville finis sian studadon de jurscienco, li iĝis juĝisto en 1826 en Versailles. En 1831 komisiis lin la registaro studi la juran sistemon kaj la punadon en Usono.
El la spertoj dum la vojaĝo rezultis lia fama verkaĵo De la démocratie en Amérique (pri Demokratio en Ameriko en du volumoj, eldonitaj en Parizo). La unua volumo aperis en januaro de 1835 en sub 500 ekzempleroj, sed jam junie aperis la dua eldono. La 8-a eldono aperis la 20-an de aprilo de 1840 en la franca kaj angla kaj entenas la duan volumon de liaj esploroj.
De la démocratie en Amérique priskribas la demokration en kunteksto de la civila socio. La libro ricevas en 1836 la premion Montyon de la Franca Akademio, kies ano li iĝis en 1841.
Inter 1839 kaj 1848, Alexis de Tocqueville apartenis kiel parlamentano al la modera opozicio. Post la Revolucio de 1848, li batalis kontraŭ la socialismo kaj apogis la monarkion. Kiel ano de la leĝodona asembleo, li transprenis en 1849 eksteraferan oficon. Li retiriĝis, kiam Napoleono la 3-a trofortiĝis.
Kiel lasta defendanto de la parlamentismo, li opoziciis forte kontraŭ la prezidenta politiko. Li estis arestita la 2-an de decembro de 1851. Li poste retiriĝis al la privata vivo.
Tocqueville-efekto
[redakti | redakti fonton]La Tocqueville-efekto priskribas fenomenon el la verko De la démocratie en Amérique pri la sociologio (socia psikologio).