Aleksandr Melamid
Aspekto
Aleksandr Melamid | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1945 (79-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio |
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato de Arto kaj Industrio Stroganov |
Okupo | |
Okupo | pentristo ludartisto instalada artisto |
Verkoj | I Saw Stalin Once When I Was a Child Blindman's Buff |
Aleksandr MELAMID (cirile Александр Меламид, la persona nomo ekde ekvivo en Novjorko literumata Alexander aŭ Alex, naskiĝis la 14-an de julio 1945 en Moskvo) estas rusa artisto. Li ĝenerale perceptiĝas kiel ano de koncepta arto.
Li dum 36 jaroj proksime kunlaboris kun Vitalij Komar. Ambaŭ artistoj naskiĝis en Moskvo, ambaŭ frekventis la Moskvan Artlernejon de 1958 ĝis 1960, sekvitan fare de la sekcio pri ilustrado de la Stroganov-Instituto de Arto kaj Dezajno, diplomiĝante en 1967. Ili komencis labori kune baldaŭ poste en 1967, komune elmigris al Israelo en 1977 kaj poste al Novjorko en 1978. La kunaŭtoreco de la paro ĉesis en 2003.