Saltu al enhavo

Albert Birkle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildo de la resurektinta Kristo en la kadavrejo de Lofer, 1977

Albert BIRKLE (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1900 en Charlottenburg, mortinta la 29-an de januaro 1986 en Salcburgo) estis germana kaj aŭstra pentristo kaj desegnisto. Lia avo Gustav Bregenzer kaj la patro Carl Birkle ankaŭ artistis.

Albert trejniĝis dekoraciisto en la patra ateliero kie oni specialiĝis pri ornamado de fasadoj, muroj kaj plafonoj en kasteloj, preĝejoj kaj reprezentaj konstruaĵoj. Inter 1919 kaj 1924 (post soldatado) li studis en Berlino (ĉefe ĉe Arthur Kampf) evoluigonte propran stilon, esprimriĉan kaj objektivecan. Liaj temoj plejparte estas solaj, mistikaj pejzaĝoj, tipaj berlinaĵoj (ekz. el tavernoj), portretoj kaj - jam tiam - religiaĵoj. Kun aliaj artistoj li engaĝiĝis sociale (ekz. subsignante maldekstrajn manifestojn kaj elfarante socialkritikajn bildojn). En 1923 li iĝis membro de la Berlina secesio. Studvojaĝoj kondukis tra tuta Germanujo, sed ankaŭ al Aŭstrujo, Svisujo, Italujo, Polujo, danujo, Norvegujo kaj Francujo.

En 1927 Birkle havis sian unuan ekspozicion en Berlino, kiu estis tre sukcesa. Li decidis malakcepti oferton pri profesoreco ĉe la Reĝa Artodomo de Kenigsbergo preferante labori kiel libera artisto kaj dediĉi sin al sia multnombraj taskoj en la areo de preĝeja pentrado: ĉi-prie li intertempe specialiĝis. Timante la potencakiron de la nazioj li translokiĝis Salcburgon en 1932, kion faciligis senavara financado fare de kolektisto M. Neumann el Turingio. Malgraŭ la rajto reprezenti oficiale Germanujon okaze de la Venecia Bienalo en 1936, oni jaron poste klasifikis lian verkaron objektoj de degenerita arto. Sekve oni forigis liajn aferojn el la publika spaco. Kompletan deĵormalpermeson por Birkle malhelpis Josef Thorak. Li soldatis en 1939 kaj 1944/45; intertempe li verkis por kazernoj kaj bildigis militajn temojn.

En 1946 li fariĝis aŭstra ŝtatano. Post la Dua mondmilito li plej ofte kreis religiajn aferojn ekz. por preĝejoj. Multis, krom diafanaj vitraj aĵoj, portretoj kaj pejzaĝoj. Multaj havas ian magian realismon.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Egon Rieble: Revolte und Vision. Zum Schaffen von Albert Birkle. Ĉe: Bildende Kunst, Berlin, 11/1965, p. 609–610
  • Rudolf Pfefferkorn: Albert Birkle. Leben und Werk. Hamburg 1983.
  • Nikolaus Schaffer: Albert Birkle. Ekspozicikatalogo. Eldonis Museum Carolino Augusteum (=Monographische Reihe zur Salzburger Kunst, 20), Salzburg 2001.
  • Erich Schneider: Albert Birkle: (1900–1986). De profundis – Aus der Tiefe. Ekspozikatalogo. Schweinfurt 1990.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]