Akva rezervujo Orlík
Aspekto
Akva rezervujo Orlík | |
ĉeĥe: Vodní nádrž Orlík | |
rezervujo | |
Kunfluejo de Otava (maldekstre) kaj Vultavo, meze burgo Zvíkov
| |
Oficiala nomo: Akva rezervujo Orlík | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Mezbohemia regiono, Sudbohemia regiono |
Distriktoj | Distrikto Písek, Distrikto Příbram |
Burgoj | Zvíkov, Orlík |
Ponto | Žďákovský most |
Riveroj | Vultavo, Otava |
Situo | Akva rezervujo Orlík |
- alteco | 330 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 32′ 13″ N 14° 10′ 24″ O / 49.53694 °N, 14.17333 °O (mapo) |
Longo | 450 m |
Alteco de digo | 91 m |
Maks. profundo | 74 m |
Volumeno | 720 000 000,0 m3 (25 426 560 039 cu ft) |
Akvokolektejo | 12 105 km² (1 210 500 ha) |
Areo | 2 545,54 km² (254 554 ha) |
Konstruita | 1954–1961 |
Tipo de rezervujo | Valbaraĵo |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Orlík Reservoir | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Akva rezervujo Orlík (ĉeĥe: Vodní nádrž Orlík) situas en Ĉeĥio, en norda parto de Sudbohemia regiono, sude de ĉefurbo Prago. Temas pri akvorezervujo, grava ripozregiono kaj centro de akvosportoj en somera sezono kun regula ŝiptransporto kuniganta la ĉefajn turismajn lokojn.
La akva rezervujo alprenis nomon de la kastelo Orlík (en la ĉeĥa lingvo laŭvorte tradukite signifas "Agleto"), situanta sur ĝia bordo. Ĝi estas la plej granda el akvaj rezervujoj konstruitaj sur la rivero Vltava kaj koncerne volumon de entenata akvo la plej granda akvorezervujo en la tuta Ĉeĥio. La konstruado daŭris ekde 1954 ĝis 1962, la akvoareo estas 24 kvadratkilometroj, la profundo atingas ĝis 74 metroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Orlikaj murdistoj
- Žďákovský most - ponto
- Podskalí - inundigita municipo dum la konstruado de la valbaraĵo
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Kastelo Orlík surborde de la valbaraĵo