Saltu al enhavo

Agnieszka Holland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agnieszka Holland
Persona informo
Agnieszka Holland
Naskiĝo 28-an de novembro 1948 (1948-11-28) (76-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj polaslovakaanglagermanafrancaĉeĥa vd
Ŝtataneco Pollando
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Praga Akademio de Prezentartoj
Stefan Batory Gymnasium and Lyceum (en) Traduki
Film and TV School of the Academy of Performing Arts in Prague (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Agnieszka Holland
Familio
Patro Henryk Holland Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Irena Rybczyńska-Holland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Magdalena Łazarkiewicz Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Laco Adamík (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Katarzyna Adamik (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
verkisto
teatra reĝisoro
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1973– vd
Verkado
Verkoj Eŭropo Eŭropo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Agnesa Holland
Agnesa Holland

Agnieszka Holland (esperante: Agnesa[1] Holland; naskiĝis la 28-an de novembro 1948 en Varsovio, Pollando) estas pola filmreĝisorino kaj scenaristino.

Ŝi studis reĝisoradon en Prago kaj poste laboris kiel helpantino kun Kristoforo Zanussi kaj Andreo Vajda. Por Andreo Vajda ŝi verkis kelkajn scenarojn, i.a. laŭ la novelo de Rolf Hochhuth por samnoma filmo Amo en Germanio. Ŝi laboris kun Jean-Claude Carrière pri la filmo Dantono de Vajda.

Unuaj internaciajn sukcesojn ŝi ricevis pro la filmo Amara rikolto (germane: Bittere Ernte) kun Armin Miler-Ŝtal kiel ĉefrolulo. Ŝia en Germanio plej konata filmo certe estas Eŭropo Eŭropo (germane: Hitlerjunge Salomon), pro kiu ŝi ricevis la Ora globo kiel plej bona fremdlingva filmo kaj Oskar-nomumon kiel plej bona scenaro. Ŝi tradukis al la pola lingvo La netolerebla leĝero de estado de Milan Kundera kaj ŝi amikiĝis kun li.

En 1993 Francis Ford Coppola produktis ŝian filmon La sekreta ĝardeno. Ekde tiam ŝi laboras en Usono kun usonaj aktoroj, sed, kiel ĉe Julia revenas hejmen (angle: Julie walking home) kun eŭropa kapitalo. En la jaro 2006 ŝi reĝisoris la filmon Kopiante Betovenon (angle: Copying Beethoven).

Agnesa Holland estas la fratino de la reĝisorino Magdalena Lazarkjeviĉ. Ŝia patro Henriko Holland estis socialista sociologo kaj publikigisto.

Ŝia filmo de 2011, En mallumeco, estas nomumitaj por Oskar-premio en kategorio "fremdlingva filmo".

Filmoj reĝisoritaj de Agnesa Holland

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)