La afaroj estas nomada etno, kiu estas disvastiĝinta ĉefe en la oriento de Etiopio kaj ankaŭ en la sudo de Eritreo kaj en Ĝibutio, sed kiu de ĉiam malmulte atentis ŝtatecon. La tuta populacio estas ĉ. 2 644 000 homoj. Ili vivtenas sin precipe per bestobredado kaj proksime al la marbordo per fiŝkaptado. Ili praktikas islamon miksitan kun tradiciaj animismaj elementoj. La afara lingvo apartenas al la kuŝida lingvofamilio kaj sonas pro siaj diversaj faringaloj kaj glotaloj ekstreme raŭke.
La araboj nomas la afarojn danakil (pluralo de dankali, en Esperanto "dankalo"[1]), la etiopoj nomas ilin adaloj.
Unu el la administraj regionoj de Etiopio laŭ la etno nomatas regiono Afaro.
En la 1960-aj jarojDanakilan dezerton, kie loĝas la afaroj, vizitis la fama esperantisto Tibor Sekelj. Siajn spertojn la verkisto-vojaĝisto priskribis en la novelo «En la Danakila dezerto».[2] La afarojn li prezentas kiel la genton malamikeman al fremduloj, kun kruelaj tradicioj inkluzive de virina cirkumcido.