Aeschi ĉe Spiez
Aeschi ĉe Spiez | |
---|---|
Blazono de Aeschi ĉe Spiez | |
La monto Niesen vidita de Aeschi | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Frutigen-Suba Simme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Frutigen |
Geografia situo | CH1903: 618711 / 166527 (mapo)46.6497222222227.6830555555556Koordinatoj: 46° 39′ N, 7° 41′ O; CH1903: 618711 / 166527 (mapo) |
Areo | 30.97 km² |
Alteco | 860 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3703 |
Komunumkodo | 0562 |
Mapo de Aeschi ĉe Spiez | |
Aeschi ĉe Spiez (germane Aeschi bei Spiez) estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Frutigen, kaj ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 1957 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Aeschi ĉe Spiez situas sur teraso super la Lago de Thun ĉe la nordorienta deklivo de monto Niesen, al kies pinto kondukas funikularo ek de la komunuma parto Mülenen. Al Aeschi apartenas krom Aeschi la vilaĝoj kaj setlejoj Aeschiried, Heustrich-Emdtal, Mülenen kaj Alpen en Suld-Valo.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Aeschi limas en nordo al Spiez, Krattigen kaj Leissigen, en oriento al Saxeten kaj Lauterbrunnen, en sudo al Reichenbach en Kander-Valo, kaj en okcidento al Wimmis.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo Mülenen situas ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo, de kie ankaŭ la funikularo kondukas al la kulmino de Niesen. Loka buso konektas la ceteran komunumon kun la stacidomo en Mülenen kaj kun Spiez.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Aeschi datiĝas el la jaro 1228 kiel Asshes.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Aeschi.
- Mülenen (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Aeschi ĉe Spiez
- Aeschi ĉe Spiez en la Historia Leksikono de Svislando
|
|