Ĉiĵik (tramreto)
Aspekto
Ĉiĵik | |
---|---|
Tramo "Ĉiĵik" en Sankt-Peterburgo | |
tramtransporto • organizaĵo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Sankt-Peterburgo Rusio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 2018 |
Fino de trafiko | 2046 (sub kontrakto) |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 13 km |
Nombro de linioj | 4 |
Nombro de veturiloj | 23 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 524 mm |
Transportisto | Klr "Transportnaja koncessionnaja kompanija" (TKK) |
Retlinioj | https://chizhik-tram.ru/ |
Mapo | |
Ĉiĵik (ruse Чижик) estas parto de la tramreto de Sankt-Peterburgo, funkciigata de la kompanio kun limigita respondeco "Transportnaja koncessionnaja kompanija" (TKK). La unua itinero estis lanĉita en 2018; en 2019, trafiko estis malfermita sur ĉiuj 4 itineroj, antaŭviditaj laŭ la kondiĉoj de la koncesio-interkonsento inter la registaro de Sankt-Peterburgo kaj privata investanto.
Ĝi estas la unua kaj ĝis nun la sola privata tramkompanio en Rusio.
Itineroj
[redakti | redakti fonton]№ | Lumoj | Finaj haltejoj | Longo (km) |
---|---|---|---|
8 | Ladoĵskaja — Strato Ĥasanskaja | 4,3 | |
59 | Ladoĵskaja — TKK Tramdeponejo | 7,0 | |
63 | Ladoĵskaja — Strato Peredovikov | 6,2 | |
64 | Ladoĵskaja — Rĵevka | 8,4 |