Épinal
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Épinal (stacidomo). |
Épinal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbocentro
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Grand Est | ||||
Departemento | Vosges (prefektejo) | ||||
Arondismento | Épinal (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
Fondita | 10-a jarcento | ||||
Komunumaro | Communauté de communes Épinal-Golbey | ||||
| |||||
INSEE kodo | 88160 [+] | ||||
Poŝtkodo | 88000 | ||||
Aŭtokodo | 88 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 88160 | ||||
Retpaĝaro | http://www.epinal.fr/ | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 32 285 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 545 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 10′ N, 6° 27′ O (mapo)48.1736111111116.4516666666667Koordinatoj: 48° 10′ N, 6° 27′ O (mapo) | ||||
Alto | De 315 al 492 m | ||||
Areo | 59,24 km² (5 924 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Épinal [+] | |||||
| |||||
Épinal, esperante Epinalo, estas franca komunumo lokita en la departemento Vosges kaj en la regiono Grand Est. Ĝi estas la prefektejo (ĉefurbo) de la departemento.
La urbo havas proksimume 34 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas franclingve Spinaliens.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Lokita en suda Loreno, proksime al Belgio, Luksemburgio, Germanio kaj Svislando, Epinalo ĝuas bonan geografian situon, kore de Eŭropo. La urbo situas 380 kilometrojn oriente de Parizo, 135 kilometrojn sudokcidente de Strasburgo kaj 145 kilometrojn fore de Bazelo.
La komunumo estas trafluata de la rivero Mozelo kaj situas en la montĉeno Vogezoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La patrono de Epinalo estas Sankta Mikaelo.
La 19-an de junio 1940, post dutaga batalo, la germana armeo okupaciis Epinalon. Ĝi forlasis la urbon la 23-an de septembro 1944.
Esperanta vivo
[redakti | redakti fonton]Ekzistis du esperantaj kluboj dum la jaroj 1990-2003 kiuj harmonie funkciis, unue kadre de la Naturamikoj kun kursoj gviditaj de Marie-Antoinette Bernardin, kaj due de 2000 ĝis 2003 Spina Klubo kun kursoj gviditaj de Emmanuel Desbrières kaj Florence Desbrières.
Esperantistoj zorgas pri la ĉaledo de la Naturamikoj ĉe la lago Bouzey apud Epinal.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉdonojn (0,02% de voĉoj) en 2004, kaj 10 voĉdonojn (0,10% de voĉoj) en 2009.
Épinal-bildoj
[redakti | redakti fonton]Epinal-bildo estas viv-kolora gravuraĵo pri popola temo. Pasinte vendataj far migrantaj vendistoj (kolportistoj), ili ŝuldas sian nomon al la franca urbo Epinal, kie unuafoje produktiĝis tiuj bildoj, en la jaro 1796. Epinal-bildo pra-nepas de la bildigado, popola negoccela arto naskita en la 15a jarcento, precipe celanta la malklerajn kamparanojn. La esprimo "Tio estas Epinal-bildo" rilatas al la famo kaj banaleco de tiuj bildoj.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Spinalo ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
- Bitola en Nord-Makedonio
- Chieri en Italio
- Gembloux en Belgio
- La Crosse (Wisconsin) en Usono
- Loughborough en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Schwäbisch Hall en Germanio