Árpád Szekrényessy
Árpád Szekrényessy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de januaro 1849 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pest (urbo) |
Morto | la 12-an de aprilo 1917 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Borsod |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Szekrényessy |
Patrino | Etelka Slachta (en) |
Frat(in)o | Kálmán Szekrényessy |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto terposedanto mecenato |
Árpád Szekrényessy [sekrEnjeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szekrényessy Árpád estis hungara bienulo, oficiro, presbitero. Lia nobela antaŭnomo estis székelyhídi [sEkejhIdi], lia patro estis József Szekrényessy, liaj konataj fratoj estis Kálmán Szekrényessy kaj Lajos Szekrényessy.
Árpád Szekrényessy[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1849 en Pest (urbo), li mortis la 12-an de aprilo 1917 en Borsod.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Szekrényessy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1867, dum inter 1859-1864 li lernis ankaŭ en konservatorio. En la lernojaro 1867 li studis juron en Reĝa Universitato de Pest, sed poste li aliĝis al la armeo, kie li iĝis leŭtenanto en 1869, ĉefleŭtenanto en 1874, fine li eliĝis el la armeo en 1883 kaj li estis bienulo, presbitero, ankaŭ mecenato en vilaĝo Borsod. Li edziĝis en 1875 kaj li ricevis reĝan premion en 1909.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- en 2007 muzeo de Edelény prenis la nomon "Szekrényessy Árpád" en 2007