Unurela fervojo
Unurela fervojo estas fervojo aŭ metroo kun trako, kiu konsistas el unu relo. La veturilo veturas sur ĝi aŭ sub ĝi.
Unurela fervojo ne estas oftaj kaj ne estas uzataj por longaj distancoj. Ilia malavantaĝo estas granda kosto de ekspluatado, precipe vintre, kaj ne sufiĉa kapacito de vagonoj.
Unurelaj fervojoj laŭ landoj
Britio
Ekzistas unurela fervojo ĉe la flughaveno London Gatwick, kiu ligas ties terminalojn.
Ĉinio
- Metroo de Ĉongĉingo, linioj 2 kaj 3.
Germanio
En la germana urbego Dortmund ekzistas unurela fervojo ĉe la universitato.
Italio
Japanio
En Japanio, unurela fervojo estas speco de fervojo laŭ juro. La plejlonga fervojo en Japanio, Osaka Rapida Fervojo estis la plejlonga unurela fervojo en la mondo laŭ Guinness-libro de rekordoj.
- Tokyo Monorail
- Linio Haneda 17.8 km
- Tokia Metropola Oficejo pri Transporto
- Ueno-Unurelvojo 0.3 km
- Tama-Toshi-Unurelvojo-Linio
- Linio Tama-Toshi-Unurelvojo 16.0 km
- Chiba-Toshi-Unurelvojo
- Maihama Resort Line
- Disney Resort Line 5.0 km
- Shonan-Unurelvojo
- Linio Enoshima 6.6 km
- Meitetsu
- Linio Monkey Park Unurelvojo 1.2 km
- Osaka Rapida Fervojo
- Linio Osaka Unurelvojo (ĉefa) 21.2 km
- Linio Saito 6.8 km
- Sky Rail Service
- Linio Seno 1.3 km
- Kitakyushu Kosoku Tetsudo
- Linio Kokura - 8.8 km
- Okinawa-Toshi-Unurelvojo
- Linio Okinawa-Toshi-Unurelvojo 12.9 km
Rusio
En Rusio, Monorelo de Moskvo komencis funkcii la 20-an de novembro 2004, kiel aŭtonoma transportilo. Ĝi pasas tra Ostankino (distrikto) de la ĉefurbo kaj ligas la lokon situantan ĉe Tutrusia Ekspozicia Centro kun la loko ĉe metrostacio Timirjazevskaja. Ĝia longeco estas 4,7 km.
Vagonaroj veturas preter Ostankina bieno, Triunuo preĝejo, TV centro kaj ceteraj belaj vidindaj objektoj de Moskvo.
Ekde 2008 ĝi estas parto de Metroo de Moskvo.
Sud-Koreio
- Metroo de Teguo, linio 3 - 23,1 km