Salomonoj
La Salomonoj estas insularo kaj ŝtato en Oceanio, en la Suda Pacifiko.
Etimologio
Estas konata legenda klarigo de la landnomo: ĝi kvazaŭ devenas de hispanoj, kiuj konsideris, ke tiuj insuloj apartenis al la biblia reĝo Salomono.
Insuloj
- Guadalcanal
- Rennell, Rendova, Kolombangara kaj Bellona.
- Ŝortlandaj insuloj
- Nova Georgio, Vella Lavella
- Choiseul
Historio
La Kampanjo de Salomonoj estis grava kampanjo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. La kampanjo komenciĝis per japanaj surteriĝoj kaj okupado de kelkaj areoj en la Britaj Salomonoj kaj en Bougainville, en la Teritorio de Nov-Gvineo, dum la unuaj ses monatoj de 1942. La japanoj okupis tiujn lokojn kaj komencis la konstruadon de kelkaj ŝip- kaj aviadil-bazoj kun la celoj protekti la flankon de la japana ofensivo en Nov-Gvineo, establante sekurecan barieron por la ĉefa japana bazo en Rabaul en Nova Britio, kaj havigante bazojn por malhelpi liveradon inter la potencoj de Aliancanoj de Usono, Aŭstralio kaj Novzelando.
Politiko
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en la Salomonoj de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de la Salomonoj. Ekde 2022 la reĝo de la Salomonoj estis Karlo la 3-a.
Ekstera politiko
La Salomonoj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Galerio
-
Mapo de la insularo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- paĝoj de la registaro de la Salomonoj
- Mapo de la Salomonoj Arkivigite je 2006-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Trovante la Salomonojn (paĝoj anglalingvaj) Arkivigite je 2008-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
|