La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Horní Police (germaneOberpolitz aŭ Ober Politz) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Trafluas ĝin rivero Ploučnice. Vivas ĉi tie 726 loĝantoj (2024). Partoj de la municipo estas la centra loĝloko Horní Police, kaj la setlejoj Na Výšině, Podlesí, Pod Školou, grupo da domoj ligantaj al strato Školní en Žandov, kaj Dvorsko.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žandov kaj Stružnice.
Historio
Skribe la vilaĝo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1273.
Ŝtona volba ponto kun orizita Kristo sur kruco en vivgrandeco. Ponto trans Ploučnice kunigas la kastelon kun la preĝejo, konstruita ĝi estis en la jaro 1840 anstataŭ ponto ligna. Trafiko el ĝi estis transportita al najbara nova ponto, ĝi estas alirebla nur por piedirantoj.
Industrio
En la jaroj 1894 ĝis 1946 ĉi tie havis sidejon firmao Achilles Fahrrad- und Motorfahrzeugfabrik A. Schneider & Co., produktisto de bicikloj, motorcikloj kaj aŭtomobiloj.
La nomo
En la jaro 2018 ricevis enkadre de merkatika agado ĉiuj loĝantoj de la municipo premian konton al servero Pornhub, pro simileco de la nomo de municipo kun angla vortkunigo "horny police". Vicstarosto de la municipo protestis kontraŭ tio kun tio, ke la municipo estas pilgrimloko kun kristana historio.
↑ [www.mvcr.cz/soubor/prehled-zmen-rok-2014-pdf.aspx Přehled změn v územní organizaci, v názvech obcí a jejich částí s účinností od 2. 1. 2014 do 1. 1. 2015]. Ministerstvo vnitra ČR. Alirita 2016-6-30 .