Claudio Magris
Claudio Magris | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Claudio Magris | |||||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1939 (85-jaraĝa) en Triesto | ||||
Lingvoj | itala • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Torino vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marisa Madieri (en) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto politikisto scenaristo germanisto eseisto verkisto tradukisto romanisto vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
Aktiva dum | 1963– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q3015744 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Claudio MAGRIS (naskiĝis la 10-an de aprilo 1939 en Triesto) estas itala verkisto, tradukisto, politikisto kaj germanisto.
Magris studis germanistikon en la universitato de Torino kaj tiu de Freiburg im Breisgau kaj instruis germanan literaturon kiel profesoro de la universitatoj de Torino kaj Triesto, ĝis sia emeritiĝo en 2006. De 1994 al 1996 li estis ano de la itala senato, elektita tra listo, kiu portis lian nomon (lista Magris). Lia ĉefverko estas "Danubio" kun kiu li estis en 1987 gajninto de la Premio Bagutta kun Daniele Del Giudice. En tiu verko li ankaŭ aludis al Esperanto.
En 1995 li ricevis honoran doktorecon de la Universitato de Klagenfurt. En 2011 li ricevis honoran doktorecon de la Katolika Universitato de Loveno (KUL) kiu honoris lin "pro lia intelekta, arta kaj politika sindevontigo al Eŭropo. Liaj intervenoj en la publika debato pri temoj kiel solidareco, diverseco kaj sekulareco montras, ke literaturo provizas forumon por pripensado, kritiko kaj dialogo."
En 2005 li ricevis la Österreichischer Staatspreis für Europäische Literatur (Aŭstrian ŝtatan premion por eŭropa literaturo).
Verkaro
Inter la multaj verkoj kiuj konsistas el eseoj, noveloj, romanoj, teatraĵoj kaj tradukoj, jen elekto:
- Illazioni su una sciabola, Milano-Romo-Bari, Cariplo-Laterza, 1984, ISBN 88-420-2505-4 ; Pordenono, Tez-studo, 1986, ISBN 88-7692-147-8 .
- Danubio (Danubo) , Milano, Garzanti, 1986.
- Un altro mare (Alia maro), Milano, Garzanti, 1991, ISBN 88-11-65350-9 .
- Il Conde, Genova, Il melangolo, 1993, ISBN 88-7018-209-6 .
- Microcosmi (Mikrokosmoj), Milano, Garzanti, 1997, ISBN 88-11-66258-3 . (Gajninto de la Premio Strega).
- Alla cieca (Blinde), Milano, Garzanti, 2005, ISBN 88-11-66217-6
- Il vecchio leone e la sua gabbia (La maljuna leono kaj sia kaĝo), Milano, Eldonoj Henry Beyle, 2014, ISBN 978-88-976-0895-0 .
- Non luogo a procedere (Ne loko por daŭrigi), Milano, Garzanti, 2015, ISBN 978-88-11-68917-1 .
- Tempo curvo a Krems (Kurba tempo en Krems), Milano, Garzanti, 2019, ISBN 978-88-116-0825-7 .
- Storia di Gali Gali (Historio de Gali Gali), ilustraĵoj de Alessandro Sanna, Ilustrita Serio, Milano, Bompiani, 2019, ISBN 978-88-301-0097-8 .
- Croce del Sud. Tre vite vere e improbabili (Suda kruco. Tri realaj kaj neverŝajnaj vivoj), Collana Scrittori italiani e stranieri, Milano, Mondadori, 2020, ISBN 978-88-047-2899-3 .
Verko en Esperanto
De Magris aperis en Esperanto:
- La muzeo de milito[1], en traduko de Carlo Minnaja[2] kies ĉefa temo estas milito, sed samtempe homaranisma kun multlingva etoso[3].
- Tempo kurba en Krems, eld. Edistudio, 2021[4]. Kvin rakontoj kies ĉefa protagonisto estas la tempo, tra kiu la realo kaj nerealo intermiksiĝas.
Honoroj
- Premio Bagutta (1986)
- Kavaliro de la Granda Meritordeno de la Itala Respubliko (2001)
- Honora civitano de Monfalcone (2006)
- Friedenspreis des Deutschen Buchhandels (2009)
Eksteraj ligiloj
- Recenzo Arkivigite je 2020-12-14 per la retarkivo Wayback Machine de La muzeo de milito. Javier Alcalde, Monato, 2019/12, p. 26.
- Aŭtora momento kun Federico Gobbo: "La muzeo de milito" (Claudio Magris), YouTube
Referencoj
- ↑ Eldonis Flandra Esperanto-Ligo (FEL), 2019: http://retbutiko.be/eo/ero/muzm
- ↑ (it) Claudio Magris, paĝoj 5-6, Nova Sento in Rete N. 1041 (11/2020)
- ↑ (eo) Aŭtora Momento kun Federico Gobbo: "La muzeo de milito" (Claudio Magris), YouTube
- ↑ Eldonis Edistudio, 2021: https://edistudio.it/articolo.php?id=171 Arkivigite je 2022-07-04 per la retarkivo Wayback Machine