Retejo
Aspekto
TTT-ejo (ankaŭ retejo, retpaĝaro aŭ paĝaro) estas aro de HTML-aj hipertekstaj dosieroj, kiuj kongruas kun la Tut-Tera Teksaĵo (TTT) de Interreto kaj kiujn oni povas aliri per TTT-legilo sur la ekrano de komputilo.
La dokumentoj de unu TTT-ejo estas atingeblaj trans komuna reta adreso-kodo URL, do trans komuna startpaĝo, kaj ili kutime troviĝas en la sama (fizika) servilo. La adresoj de la unuopaj dokumentoj konstruas el ili hierarkion. Tamen ankaŭ la tekstintegritaj interligoj influas la percepton de la reteja strukturo flanke de la uzanto.