Subotica
Subotica | |||
serbe Суботица, hungare Szabadka, germane Maria-Theresianopel | |||
urbo | |||
Urbodomo en Subotica
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Суботица | |||
Ŝtato | Serbio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | ||
Regiono | Vojvodino | ||
Distrikto | Norda Baĉka | ||
Historiaj regionoj | Hungara reĝlando, Reĝlando SHS, SFRJ | ||
Situo | Subotica | ||
- alteco | 109 m s. m. | ||
- koordinatoj | 46° 06′ 01″ N 19° 39′ 56″ O / 46.10028 °N, 19.66556 °O (mapo) | ||
Areo | 290,0 km² (29 000 ha) | ||
Loĝantaro | 148 401 (2002) | ||
Denseco | 511,73 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1391 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 24000 | ||
Telefona antaŭkodo | (+381) 24 | ||
Aŭtokodoj | SU | ||
Situo enkadre de Serbio
| |||
Vikimedia Komunejo: Subotica | |||
Retpaĝo: www.subotica.rs | |||
Subotica (ankaŭ kroate), serbe Суботица [subotica], hungare Szabadka [sabadka], germane Maria-Theresianopel) estas urbo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka kaj en municipo de Subotica. Ankoraŭ unu plia urbo kaj 17 vilaĝoj apartenas al la munucipo.
Situo
Subotica situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Novi Sad, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado.
Historio
Subotica estas la dua plej granda urbo de Vojvodino kaj la 5-a plej granda de Serbio. La etna konsisto estas tre heterogena. Laŭnombre dominas hungaroj (40%), kroatoj (25%), kaj serboj (iom pli ol 25%).
La unua mencio pri la urbo estis en 1391 en formo Zabotka. Dum komenciĝo de la turka erao figuro Jovan Nedad deklaris sin caro, sed tiu puĉo iĝis efemera. Li havas monumenton en la urbo kaj politikistoj post la 1-a mondmilito havis argumenton por akiri la urbon. La turkoj okupis la urbon en 1542 kaj tenis ĝin ĝis 1686. Poste alvenis kroatoj kaj serboj. La komunumo iĝis kampurbo en 1743 kaj libera reĝa urbo en 1779. La fervojo atingis la urbon en 1869 kaj en 1897 ekfunkciis interurba tramo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Fine Subotica apartenis al SHS, kie tiutempe estis la plej granda urbo, pli granda, ol Beogrado aŭ Zagrebo. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis.
Famuloj
- en la urbo vivis Tibor Sekelj, esperantisto, vojaĝanto, de 1972 ĝis sia forpaso en 1988. Li tiam estis Direktoro de la urba muzeo. En Subotica estas lia tombo. [1]
- en la urbo naskiĝis kaj mortis hungara ĵurnalisto Izidor Milkó
- en la urbo naskiĝis:
- hungara aktorino Juci Komlós
- hungara arkeologo Bálint Kuzsinszky
- hungara-serba László Kiss (astronomo)
- hungara etnografo kaj ministro Gyula Ortutay
- hungara fizikisto Imre Tarján
- hungara inĝeniero József Stoczek
- hungara instruisto Ilona Huszka-Fábián
- hungara-kroata juristo József Rudics
- hungara juristo Pál Markovics
- hungara matematikisto József Suták
- hungara operokantisto Mária Budanovits
- hungara poeto Dezső Kosztolányi
- aŭstra politikisto Josef Gerö
- hungara ŝakisto Péter Lékó
- serbia verkisto Danilo Kiš (1935)
- germana esperantisto d-ro Eugen Macko
- en la urbo mortis:
Vidindaĵoj
- urbodomo 1910
- teatro 1853
- preĝejo kun abatejo 1723
- baroka romkatolika preĝejo 1797
- ortodoksa preĝejo
- Sinagogo
- Bunaricj (hungare Szentkút) estas pilgrimloko
Partneraj urboj
- Akron en Usono
- Baja en Hungario
- Budapeŝto en Hungario
- Dunajská Streda en Slovakio
- Elĉe en Hispanio
- Osijek en Kroatio
- Kiskunhalas en Hungario
- Munkeno en Germanio
- Namur en Belgio
- Olomouc en Ĉeĥio
- Szeged en Hungario
- Székelyudvarhely en Rumanio
- Tilburg en Nederlando
- Wolverhampton en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Treptow-Köpenick (urbodistrikto de Berlino) en Germanio
Notoj kaj referencoj
- ↑ bildo de la tombo de Tibor Sekelj en la bildarkivejo de la Aŭstra nacia biblioteko