Dobřichovice
Dobřichovice (legu: Dobrĵiĥovice), vilaĝo kun 3 000 loĝantoj, situanta en Mezbohemia Regiono, 25 km de urbocentro de Prago en Ĉeĥio, etendiĝas sur ambaŭ riverbordoj de rivero Berounka.
Koordinatoj: 49°56'N; 14°17'E Mapo
Historio
La urbeto dum la tuta tempo de sia historio apartenis al Kavalira ordeno de Kruculanoj kun ruĝa stelo. Tial ankaŭ la simbolo de la ordeno (kruco kaj sesangula ruĝkolora stelo) aperas en blazono de la urbeto. La unua mencio pri Dobřichovice devenas el la jaro 1253, kiam ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a konfirmis ties donacon al Ordeno de Kruculanoj. Sed la unua priloĝigo estas multe pli malnova kaj la unua vilaĝo de slava familio Dobřichov situis en la loko de hodiaŭa Karlík, malproksima 1,5 km.
Pri renovigo de kastelo post husanaj militoj meritis kruculana grandmajstro Hynek Berka el Dubé, kiu igis sur la loko de burgaro konstrui renesancan kastelon, servanta plu kiel sidejo kaj li fondis „sinjoran ĝardenon“, hodiaŭa parko kontraŭ urbetoficejo. Dum la tridekjara milito la vilaĝo suferis, kiam ĝi estis en la jaro 1631 komune kun la kastelo forbruligita de svedoj. La kastelo estis poste renovigita. En la jaro 1679 estis al la kastelo alkonstruita kapelo. En la jaro 1779 la kastelo denove forbrulis kaj poste ĝi estis alikonstruita en hodiaŭan, pli malfrue barokan aspekton.
Kruculanoj proprumis en Dobřichovice krom la kastelo ankaŭ arbarojn kaj arbargardistejojn, grandbienon kaj multajn kampojn. Kun nuligo de servuteco kaj pli malfrue ankaŭ laborego en la vilaĝo evoluis kamparana kaj metia gildoj. Kruculanoj iom post iom vendis parton de siaj kampoj aŭ al lokaj kamparanoj aŭ kiel konstruparceloj. En la jaro 1862 estas finita la unua masonita lernejkonstruaĵo. En la jaro 1863 estas komencita fervoja trafiko Prago – Plzeň kaj la urbeto tre proksimiĝas per tio al Prago. En la jaro 1872 estas dokumentita la plej granda inundo (500-jara akvo). En 1876 Dobřichovice estas avancigita je urbeto. Ekde la 80-a jaroj de la 19-a jarcento komenciĝas granda evoluo de la urbeto, bonhavaj praganoj ĉi tie konstruas vilaojn, kutime sole kiel somerrestadejoj en montetriĉa dekstreflanka parto nomata Brunšov.
En la jaro 1896 estas komencita konstruado de la unua ponto trans rivero Berounka. La ponto estis malfermita preskaŭ unu jaro post tio, la 15-an de julio de 1897. Post la jaro 1918 okazas plua evoluo de la urbeto, oni konstruas familiajn domojn en orienta parto de la urbeto en la maldekstra bordo. Muelisto Karel HAVLÍK konstruas turbinon kaj li elektrigas la urbeton, kruculanoj konstruas en Brunšov akvokondukilon. Fine de la 30-a jaroj de la 20-a jarcento oni parceligas kampojn en la norda parto de la urbeto direkte al Karlík. Pluaj grandaj inundoj trafis la urbeton en la jaroj 1941 kaj 1947. En la 1950-aj jaroj oni konstruas laŭlonge laŭ ambaŭ bordoj de rivero Berounka digojn, kiel ŝirmon kontraŭ inundoj.
Post la dua mondmilito ekprenas regadon komunistoj, la urbooficoj estas perdantaj siajn kompetencojn, sed ankaŭ la posedaĵon kaj siajn proprajn enspezojn. Malnova pramejo en la orienta parto de la urbeto estas anstataŭigita en la jaro 1975 per ŝtala tabulponteto por piedirantoj. En la jaro 1979 estas malfermita nova infanvartejo kaj en la jaro 1984 nova lernejkonstruaĵo. En julio de 1981 venis plua granda inundo, sed la digoj malhelpis elverŝadon de akvo en la stratojn. Post novembro de 1989 revenas vera memstareco de la urbeto, sed ĝi estas blokata pro grandega interna ŝuldo. En la jaro 1990 estas deŝirita la 93 jarojn malnova ponto trans Berounka kaj ĝi estas anstataŭigita per armea unudirekta provizoraĵo. Ekde la 1-a de januaro de 1993 Karlík fariĝas memstara vilaĝo. En la jaro 1996 estas por elspezoj de la urbeto konstruita nova ŝtala arkponto sur la devena loko kun eluzo de malnovaj pilieroj. En la jaro 1998 estis al la urbeto donita blazono kaj standardo. La plej granda inundo en la historio de la vilaĝo okazis en aŭgusto de 2002, kiam la akvo transiris la kontraŭinundan barilon kaj rapide plenigis Dobřichovice-on kiel basenon ĝis alteco pli ol 2 metroj.
Memorindaĵoj
En Dobřichovice estas: la kruculana kastelo, antaŭ la kastelo staras baroka statuo de Johano Nepomuka el la jaro 1729, apude memoriga tilio el la sama jaro. En la urbeto ankaŭ troviĝas statugrupo Kalvario el 1760, kolono kun statuo de Immaculata el 1680.
Kun la urbeto estas ligitaj ĉiuj grandmajstroj de Kavalira ordeno de Kruculanoj ekde ties estiĝo.
Esperanto en Dobřichovice
En Dobřichovice havas sidejon, krom aliaj, firmao KAVA-PECH, kiu presas ankaŭ librojn en Esperanto. Ekstera ligo al la firmao: Oficiala paĝo de la firmao eĉ en Esperanto.
Ekstera ligilo
- http://www.dobrichovice.cz Vilaĝa retejo.