Saltu al enhavo

Observatorio de Majorko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Malkovroj: Rudyfernandez nommita per bul. WGSBN vol 3 #5 ; 10-a de aprilo 2023
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.9.5
Linio 104: Linio 104:


== Bankroto ==
== Bankroto ==
En [[2015]] la observatorio bankrotis, ŝuldante 1,8 milonojn da eŭroj al kreditoroj inter kiuj la [[sociala sekureco]]. Post aŭkcio, ĝi estis aĉetita de la Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko : establaĵo ''[[ad hoc]]'' fondita en [[2017]] en kunlaboro kun [[ESA]] kaj du hotelaj grupoj : '' Iberostar'' kaj ''Jumeirah''.<ref>[http://www.iaamallorca.com/ Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko, oficiala paĝaro]{{lingvokodo|es}}</ref>
En [[2015]] la observatorio bankrotis, ŝuldante 1,8 milonojn da eŭroj al kreditoroj inter kiuj la [[sociala sekureco]]. Post aŭkcio, ĝi estis aĉetita de la Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko : establaĵo ''[[ad hoc]]'' fondita en [[2017]] en kunlaboro kun [[ESA]] kaj du hotelaj grupoj : '' Iberostar'' kaj ''Jumeirah''.<ref>[http://www.iaamallorca.com/ Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko, oficiala paĝaro] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20191125140443/http://www.iaamallorca.com/ |date=2019-11-25 }}{{lingvokodo|es}}</ref>


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 06:14, 20 jun. 2023

Observatorio de Majorko
Observatorio
Observatorio de Majorko
Oficiala nomo: Observatorio Astronómico
de Mallorca
Kromnomo: OAM
Lando Hispanio Hispanio
Municipo Costitx
Supermara alteco 206 m s. m.
Koordinatoj 39° 38′ 33.1″ N 2° 57′ 1.86″ O / 39.642528 °N, 2.9505167 °O / 39.642528; 2.9505167 (mapo)
Estiĝo majo 1991
Posedanto Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko
(depost 2017)
Situo de la observatorio en Hispanio
Situo de la observatorio en Hispanio
Situo de la observatorio en Hispanio
Retpaĝo: http://www.oamallorca.org/nueva-web-oam

La Observatorio de Majorko (OAM) estas astronomia observatorio fondita en majo 1991 en la insulo Majorko (Balearoj Hispanio), sude de Costitx. Ĝia MPC kodo estas 620.[1] Ĝi estas la unua astronomia centro en la aŭtonoma komunumo kaj la provinco de Balearoj. Ĝi nun estas estrita de la astronomo Salvador Sánchez.[2]

La Observatorio estas pioniro inter la hispanaj observatorioj kaj uzas robotajn teleskopojn ; kvar el ili estas en la Observatorio de La Sagra (Almerio) por la studo de malgrandaj korpoj de la sunsistemo.

Granda planetario dependa de la Observatorio de Majorko proponas publikajn seancojn. The Open University estas unu el la multenombra akademiaj institucioj, kiuj funkciigas somerajn kursojn ĉe tiu observatorio.

Malkovroj

Minor Planet Center kreditas la Astronomia Observatorio de Majorko de la malkovro de 2730 numerotitaj asteroidoj inter 1999 kaj 2014.[3] sub la nomo AOM. Astronomoj de la OAM malkovris kiel (216258) 2006 WH1.

En 2013 forta supernovao ; SN 2013dv, estis malkovrita en galaksio malproksima de 575 milionoj da lumjaroj. Tiu malkovro estis konfirmita de la Universitato Harvard kaj de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.[4]

Bankroto

En 2015 la observatorio bankrotis, ŝuldante 1,8 milonojn da eŭroj al kreditoroj inter kiuj la sociala sekureco. Post aŭkcio, ĝi estis aĉetita de la Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko : establaĵo ad hoc fondita en 2017 en kunlaboro kun ESA kaj du hotelaj grupoj : Iberostar kaj Jumeirah.[5]

Notoj kaj referencoj

  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
  2. Granda asteroido pasas "razante" la Teron ; el 20 minutos, 5-a de marto 2009(hispane)
  3. MPC Listo de asteroidaj malkovrintoj laŭ nombro da malkovroj(angle)
  4. La Observatorio de Majorko malkovras supernovaon je 575 milionoj da lumjaroj, el ABC ciencia, 30-a de julio 2013(hispane)
  5. Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko, oficiala paĝaro Arkivigite je 2019-11-25 per la retarkivo Wayback Machine(hispane)

Eksteraj ligiloj

Likvidado kaj reaĉeto de la observatorio


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Astronomical Observatory of Mallorca en la angla Vikipedio.