Saltu al enhavo

Franca civila kodo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
 
(36 mezaj versioj de 21 uzantoj ne montriĝas)
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Code Civil 1804.png|eta|dekstra|200px|Unua paĝo de la originala eldonaĵo (1804).]]
[[Portalo:Juro]] > [[Privata juro]] > [[Civila juro]]
La '''franca civila kodo''' aŭ '''Napoleona Kodo''' (franclingve: ''Code civil des Français'', ''Code Napoléon'') estas la teksto, kiu kodigis la jurnormojn de la [[Francio|franca]] [[civila juro]]. Ĝin oni promulgis la [[21-an de marto]] [[1804]] (laŭ la tiama [[franca respublika kalendaro]]: la 30-an de ventozo de la jaro 12-a).
----
[[Image:Code Civil 1804.png|thumb|right|200px|Unua paĝo de la originala eldonaĵo (1804).]]
La '''franca civila kodekso''' aŭ Napoleona Kodekso (franclingve: ''Code civil des Français'', ''Code Napoléon'') estas la teksto, kiu kodeksigis la jurnormojn de la [[Francio|franca]] [[civila juro]]. Ĝin oni promulgis la [[21-an de marto]] [[1804]] (laŭ la tiama [[franca respublika kalendaro]]: la 30-an de ventozo de la jaro 12-a).

== Ellaboro de la kodekso ==

== Ellaboro de la kodo ==
=== Genezo (1793-1800) ===
=== Genezo (1793-1800) ===

En la monarkia, [[Franca revolucio|antaŭrevolucia]] periodo pli kaj pli evidentiĝis la bezono de unuigo de juro, sed la [[Listo de francaj reĝoj|franciaj reĝoj]] neniam sukcesis tion.
En la monarkia, [[Franca revolucio|antaŭrevolucia]] periodo pli kaj pli evidentiĝis la bezono de unuigo de juro, sed la [[Listo de francaj reĝoj|franciaj reĝoj]] neniam sukcesis tion.

En [[1793]], [[1794]] kaj [[1796]] (Revolucia periodo) [[Jean-Jacques Régis de Cambacérès|Cambacérès]] proponis tri projektojn de civila kodekso unu post la alia, kiuj fiaskis antaŭ la revoluciaj parlamentaj asembleoj.
En [[1793]], [[1794]] kaj [[1796]] (Revolucia periodo) [[Jean-Jacques Régis de Cambacérès|Cambacérès]] proponis tri projektojn de civila kodo unu post la alia, kiuj fiaskis antaŭ la revoluciaj parlamentaj asembleoj.

La reĝimo Konsulato ekde [[1799]] alportis ian politikan stabilecon, tiel ke la kondiĉoj estis adekvataj por efektiva kodeksigo de la [[civila juro]]:
La reĝimo Konsulato ekde [[1799]] alportis ian politikan stabilecon, tiel ke la kondiĉoj estis adekvataj por efektiva kodeksigo de la [[civila juro]]:
Linio 21: Linio 17:

=== Redakto kaj promulgo (1801-1804) ===
=== Redakto kaj promulgo (1801-1804) ===

La komisiono taskita por redakti la kodekson kunsidis ĉ. 100 fojojn, laŭdire de protokolinto Locré. Oni poste konsultis la kasacian kaj [[Apelacio|apelaciajn]] tribunalojn pri la preparita projekto. La projekton kun la tribunalaj rimarkoj ekzamenis la [[Administracia juĝistaro en Francio|Ŝtata Konsilio]] kun la ĉeesto de ĉefkonsulo [[Napoléon Bonaparte|Bonaparto]]. Sekve tiu projekto aliformiĝis en 36 leĝprojektojn, kiujn oni alprenis inter [[1803]] kaj [[1804]]. La laboro tiel daŭris preskaŭ tri jarojn, de la [[17-a de julio]] [[1801]] ĝis la [[19-a de marto]] [[1804]].

Linio 31: Linio 26:

Kelkajn jarojn poste promulgiĝis aliaj kodeksoj:
Kelkajn jarojn poste promulgiĝis aliaj kodeksoj:
* civilprocedura kodekso en [[1806]];
* civilprocedura kodo en [[1806]];
* komerca kodekso en [[1807]];
* komerca kodo en [[1807]];
* puna kodekso en [[1810]], reformita en [[1992]];
* puna kodo en [[1810]], reformita en [[1992]];
* kodekso pri krima enketo en [[1811]], fariĝinta punprocedura kodekso en [[1959]].
* kodo pri krima enketo en [[1811]], fariĝinta punprocedura kodekso en [[1959]].

== Kodekso inspirinta multajn landojn ==

== Kodo inspirinta multajn landojn ==
Kvankam ĝin oni plurfoje adaptis pro la sociaj, ekonomiaj kaj politikaj evoluoj de la lando, la Napoleona Kodekso plu estas la fondoteksto de la [[Francio|franca]] [[civila juro]], sed ankaŭ tiu de la [[Belgio|belga]] [[civila juro]]. Ĝi forte inspiris la civilajn kodeksojn de [[Nederlando]] ([[1838]]), [[Italio]] ([[1868]]), [[Hispanio]] kaj [[Portugalio]]. La subŝtato [[Luiziano]] uzis la Napoleonan Kodekson kiel bazan fonton de sia propra kodekso.

La Napoleonan Kodekson oni uzis ankaŭ en [[Rejnlando]] -- okupaciata de [[Francio]] de [[1800]] ĝis [[1814]] (reaneksita de [[Prusio]]) -- ĝis [[1900]]. Tiel la Napoleona Kodekso influis la [[Germanio|germanan]] civilan kodekson (''Bürgerliches Gesetzbuch''). Kreita de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] en [[1807]] por redoni ŝtaton al la poloj, la Grandduklando Varsovio konservis la Napoleonan Kodekson ĝis [[1940]].
La Napoleonan Kodon oni uzis ankaŭ en [[Rejnlando]] -- okupaciata de [[Francio]] de [[1800]] ĝis [[1814]] (reaneksita de [[Prusio]]) -- ĝis [[1900]]. Tiel la Napoleona Kodekso influis la [[Germanio|germanan]] civilan kodekson (''Bürgerliches Gesetzbuch''). Kreita de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] en [[1807]] por redoni ŝtaton al la poloj, la [[duklando]] Varsovio konservis la Napoleonan Kodekson ĝis [[1940]].

Sian civilan kodekson [[Francio]] enkondukis en la plimulton de la landoj, el kiuj konsistis ĝia kolonia imperio. Tio kontribuis al influo de la kodekso super ĉiuj mondpartoj. Tiel norda [[Afriko]], la "franca nigra Afriko" kaj pluraj [[Azio|aziaj]] landoj estis submetitaj al la Napoleona Kodekso kaj plu uzas ĝin. Ekzemple: [[Senegalo]] freŝtempe reformis la civilan kodekson, kaj la nova teksto grandparte kopias la francan kodekson.
Sian civilan kodon [[Francio]] enkondukis en la plimulton de la landoj, el kiuj konsistis ĝia kolonia imperio. Tio kontribuis al influo de la kodekso super ĉiuj mondpartoj. Tiel norda [[Afriko]], la "franca nigra Afriko" kaj pluraj [[Azio|aziaj]] landoj estis submetitaj al la Napoleona Kodo kaj plu uzas ĝin. Ekzemple: [[Senegalo]] freŝtempe reformis la civilan kodekson, kaj la nova teksto grandparte kopias la francan kodekson.

== La franca civila kodekso nuntempe ==

== La franca civila kodo nuntempe ==
=== Kio ŝanĝiĝis ===
=== Kio ŝanĝiĝis ===

La plej ŝanĝitaj artikoloj estas tiuj, kiuj koncernas familion. En [[1804]], laŭ la civila kodekso, la familiestro estis la edzo. Li havis plenan potencon super la familio (li rajtis enprizonigi gefilojn por la bono de la familio). Virino estis konsiderata "jure nekapabla" kaj havis la samajn rajtojn kiel neplenaĝulo kaj frenezulo. Gefiloj naskitaj ekster geedzeco ĝuis nenian rajton.

Linio 59: Linio 51:

=== Kio konserviĝis ===
=== Kio konserviĝis ===

La franca civila kodekso mirige glate transvivis la mondaĝojn -- precipe ĝiaj ĝeneralaj principoj. La principoj pri la ĝeneralaj kaj specialaj kontraktoj, pri uzukapo kaj pri proprieto i.a. restis preskaŭ samaj.

=== Elstaraj artikoloj ===
=== Elstaraj artikoloj ===

'''Artikolo 544.''' -- ''"Proprieto estas la rajto ĝui kaj disponi la aĵojn laŭ la plej absoluta maniero, kondiĉe ke oni ne uzu ĝin kontraŭleĝe aŭ kontraŭreglamente."''
'''Artikolo 544.''' -- ''"Proprieto estas la rajto ĝui kaj disponi la aĵojn laŭ la plej absoluta maniero, kondiĉe ke oni ne uzu ĝin kontraŭleĝe aŭ kontraŭreglamente."''

Linio 73: Linio 63:

=== Kontraŭdiskuteblaj artikoloj ===
=== Kontraŭdiskuteblaj artikoloj ===
Ekzemple pri la [[privata internacia juro]] la franca civila kodo dispozicias:

Ekzemple pri la [[privata internacia juro]] la franca civila kodekso dispozicias:

'''Artikolo 14.''' -- ''"La eksterlandano, eĉ se ne loĝanta en Francio, povos esti alvokita antaŭ la francaj tribunaloj por la plenumo de la ŝuldoj, kiujn li kontraktis en Francio kun franco; li povos esti alvokita antaŭ la tribunaloj de Francio por la ŝuldoj, kiujn li kontraktis eksterlande kun francoj."''

'''Artikolo 15.''' -- ''"Franco povos esti alvokita antaŭ tribunalo de Francio por la ŝuldoj, kiujn li kontraktis eksterlande, eĉ se kun eksterlando."'' -- Ekzemple: se franco aĉetos meblon al brezilano en Meksikurbo, li poste povos peti al la francaj tribunaloj la nuligon de tiu vendo.

== Vidu ankaŭ ==
* [[Civila kodo]]

== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.legifrance.gouv.fr/WAspad/UnCode?&commun=&code=CCIVILL0.rcv La teksto de la franca civila kodekso ĉe ''Legifrance'']

{{Portalo Juro}}
*[http://www.legifrance.gouv.fr/WAspad/UnCode?&commun=&code=CCIVILL0.rcv La teksto de la franca civila kodekso ĉe ''Legifrance'']
{{Bibliotekoj}}

{{Portalnomo|Juro}}
[[Kategorio:Franca juro|Civila kodekso]]

[[Kategorio:Juro en Francio|Civila kodekso]]
[[ca:Codi Civil Francès]]
[[Kategorio:Historio de juro|Civila kodekso]]
[[de:Code Civil]]
[[el:Ναπολεόντειος Κώδικας]]
[[en:Napoleonic code]]
[[es:Código Civil de Francia]]
[[fr:Code civil (France)]]
[[he:קודקס נפוליאון]]
[[id:Kode Napoleon]]
[[it:Code Napoléon]]
[[ja:フランス民法典]]
[[lt:Prancūzijos civilinis kodeksas]]
[[ms:Kod Napoleon]]
[[nl:Code Napoléon]]
[[nn:Code Napoléon]]
[[no:Code civil des français]]
[[pl:Kodeks Napoleona]]
[[pt:Código Napoleônico]]
[[ru:Кодекс Наполеона]]
[[sk:Code civil]]
[[sv:Code Napoléon]]
[[vi:Bộ luật Dân sự Pháp]]
[[zh:法国民法典]]

Nuna versio ekde 17:28, 26 maj. 2023

Unua paĝo de la originala eldonaĵo (1804).

La franca civila kodoNapoleona Kodo (franclingve: Code civil des Français, Code Napoléon) estas la teksto, kiu kodigis la jurnormojn de la franca civila juro. Ĝin oni promulgis la 21-an de marto 1804 (laŭ la tiama franca respublika kalendaro: la 30-an de ventozo de la jaro 12-a).

Ellaboro de la kodo

[redakti | redakti fonton]

Genezo (1793-1800)

[redakti | redakti fonton]

En la monarkia, antaŭrevolucia periodo pli kaj pli evidentiĝis la bezono de unuigo de juro, sed la franciaj reĝoj neniam sukcesis tion.

En 1793, 1794 kaj 1796 (Revolucia periodo) Cambacérès proponis tri projektojn de civila kodo unu post la alia, kiuj fiaskis antaŭ la revoluciaj parlamentaj asembleoj.

La reĝimo Konsulato ekde 1799 alportis ian politikan stabilecon, tiel ke la kondiĉoj estis adekvataj por efektiva kodeksigo de la civila juro:

  • Napoleono Bonaparto kiel tiama ŝtatestro (ĉefkonsulo) havis la firman volon havi politikan unuecon kaj potencan ŝtaton, kio necesigas unuecon de la juro;
  • La Franca Revolucio de 1789 kontribuis al la renovigo de la idearo;
  • La neceso konkretigi la "regon de la leĝo" ŝajnis nepra prioritato;
  • Napoleono Bonaparto krome deziris certigi minimumon da civilaj liberecoj al la civitanoj.

La 13-an de aŭgusto 1800 la ĉefkonsulo starigis komisionon el kvar eminentaj juristoj: Tronchet, Bigot de Preameneu, Portalis kaj Malleville; sub la direktado de Cambacérès; por redakti projekton de civila kodekso de la francoj.

Redakto kaj promulgo (1801-1804)

[redakti | redakti fonton]

La komisiono taskita por redakti la kodekson kunsidis ĉ. 100 fojojn, laŭdire de protokolinto Locré. Oni poste konsultis la kasacian kaj apelaciajn tribunalojn pri la preparita projekto. La projekton kun la tribunalaj rimarkoj ekzamenis la Ŝtata Konsilio kun la ĉeesto de ĉefkonsulo Bonaparto. Sekve tiu projekto aliformiĝis en 36 leĝprojektojn, kiujn oni alprenis inter 1803 kaj 1804. La laboro tiel daŭris preskaŭ tri jarojn, de la 17-a de julio 1801 ĝis la 19-a de marto 1804.

La 36 leĝojn oni fine kunfandis en ununuran civilan kodekson, kiun Napoleono Bonaparto promulgis la 21-an de marto 1804.

Ĉar Napoleono Bonaparto partoprenis plurajn laborkunsidojn, tiun kodekson oni alnomis Napoleona Kodekso. En pluraj eŭropaj landoj tiu alnomo precipe memorigas, ke ĝin "importis" la franca okupacianto okaze de la napoleonaj militoj.

Unu el la ĉefaj celoj de la Napoleona Kodekso estis, ke la leĝo estu skriba kaj klara, tiel ke ĉiu homo sciu siajn rajtojn. Ĝi signis la volon unuigi la juron en la lando.

Kelkajn jarojn poste promulgiĝis aliaj kodeksoj:

  • civilprocedura kodo en 1806;
  • komerca kodo en 1807;
  • puna kodo en 1810, reformita en 1992;
  • kodo pri krima enketo en 1811, fariĝinta punprocedura kodekso en 1959.

Kodo inspirinta multajn landojn

[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝin oni plurfoje adaptis pro la sociaj, ekonomiaj kaj politikaj evoluoj de la lando, la Napoleona Kodekso plu estas la fondoteksto de la franca civila juro, sed ankaŭ tiu de la belga civila juro. Ĝi forte inspiris la civilajn kodeksojn de Nederlando (1838), Italio (1868), Hispanio kaj Portugalio. La subŝtato Luiziano uzis la Napoleonan Kodekson kiel bazan fonton de sia propra kodekso.

La Napoleonan Kodon oni uzis ankaŭ en Rejnlando -- okupaciata de Francio de 1800 ĝis 1814 (reaneksita de Prusio) -- ĝis 1900. Tiel la Napoleona Kodekso influis la germanan civilan kodekson (Bürgerliches Gesetzbuch). Kreita de Napoleono en 1807 por redoni ŝtaton al la poloj, la duklando Varsovio konservis la Napoleonan Kodekson ĝis 1940.

Sian civilan kodon Francio enkondukis en la plimulton de la landoj, el kiuj konsistis ĝia kolonia imperio. Tio kontribuis al influo de la kodekso super ĉiuj mondpartoj. Tiel norda Afriko, la "franca nigra Afriko" kaj pluraj aziaj landoj estis submetitaj al la Napoleona Kodo kaj plu uzas ĝin. Ekzemple: Senegalo freŝtempe reformis la civilan kodekson, kaj la nova teksto grandparte kopias la francan kodekson.

La franca civila kodo nuntempe

[redakti | redakti fonton]

Kio ŝanĝiĝis

[redakti | redakti fonton]

La plej ŝanĝitaj artikoloj estas tiuj, kiuj koncernas familion. En 1804, laŭ la civila kodekso, la familiestro estis la edzo. Li havis plenan potencon super la familio (li rajtis enprizonigi gefilojn por la bono de la familio). Virino estis konsiderata "jure nekapabla" kaj havis la samajn rajtojn kiel neplenaĝulo kaj frenezulo. Gefiloj naskitaj ekster geedzeco ĝuis nenian rajton.

Forfluis multa tempo, ĝis tiu stato ŝanĝiĝis. En 1970 oni anstataŭigis la "patran potencon" per la "gepatra aŭtoritato". En 1972 oni proklamis la egalajn rajtojn de la ekster-geedzecaj gefiloj kun tiuj naskitaj de geedza paro. En 1999 rimarkiĝis la aldono de du subpartoj pri la civila solidareca pakto (kuniganta du homojn ali- aŭ sam-seksaj) kaj pri konkubineco.

Multe ŝanĝiĝis ankaŭ tre liberalaj artikoloj, ekz. tiuj pri la kontrakta libereco. Origine oni konsideris egala ĉiun kontraktanton (ekz. en la rilato inter dunganto kaj dungato). Nuntempe la leĝo ŝirmas la malpli fortan kontraktanton per aliaj kodeksoj (labora, komerca/konsuma...).

La nemoveblaĵan proprieton oni pli multe limigas kaj kontrolas sekve de urbanismaj reguloj, de rajtoj je aĉeta prioritato, de statusoj laŭ la dediĉo de la nemoveblaĵo (ekz. la farmobienoj).

Napoleono Bonaparto volis ununuran kodekson kompreneblan de ĉiuj civitanoj. Sed la malsimpleco de la nuna socio necesigis la dispartigon de juro en diversajn kodeksojn.

Kio konserviĝis

[redakti | redakti fonton]

La franca civila kodekso mirige glate transvivis la mondaĝojn -- precipe ĝiaj ĝeneralaj principoj. La principoj pri la ĝeneralaj kaj specialaj kontraktoj, pri uzukapo kaj pri proprieto i.a. restis preskaŭ samaj.

Elstaraj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Artikolo 544. -- "Proprieto estas la rajto ĝui kaj disponi la aĵojn laŭ la plej absoluta maniero, kondiĉe ke oni ne uzu ĝin kontraŭleĝe aŭ kontraŭreglamente."

Artikolo 1134, alineo 1. -- "La laŭleĝe formitaj kontraktoj valoras leĝoj por la kontraktantoj." -- Tiu artikolo asertas la principon de kontrakta libereco. Tiun liberecon tamen limigas i.a.:

Artikolo 6. -- "Oni ne rajtas per privataj kontraktoj escepti la dispoziciojn, kiuj koncernas la publikan ordon kaj la bonmorojn."

Artikolo 1382. -- "Ĉia ajn ago de homo, kiu kaŭzas damaĝon al alia, devigas je riparo tiun, el kies kulpo rezultis tiu damaĝo." -- En 1804 estis tre noveca tiu principo, laŭ kiu ĉia kulpo naskinta damaĝon sekvigas respondumon. Male de la puna juro, ĉi tie sufiĉas "ajn[a]" kulpo; oni ne postulas aparte difinitan delikton.

Kontraŭdiskuteblaj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Ekzemple pri la privata internacia juro la franca civila kodo dispozicias:

Artikolo 14. -- "La eksterlandano, eĉ se ne loĝanta en Francio, povos esti alvokita antaŭ la francaj tribunaloj por la plenumo de la ŝuldoj, kiujn li kontraktis en Francio kun franco; li povos esti alvokita antaŭ la tribunaloj de Francio por la ŝuldoj, kiujn li kontraktis eksterlande kun francoj."

Artikolo 15. -- "Franco povos esti alvokita antaŭ tribunalo de Francio por la ŝuldoj, kiujn li kontraktis eksterlande, eĉ se kun eksterlando." -- Ekzemple: se franco aĉetos meblon al brezilano en Meksikurbo, li poste povos peti al la francaj tribunaloj la nuligon de tiu vendo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]