Innertkirchen
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Innertkirchen Grimseltor (stacidomo), Innertkirchen Kraftwerk (Bahn) (stacidomo) kaj Innertkirchen Unterwasser (stacidomo). |
Innertkirchen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Oberhasli kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 857 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Innertkirchen | |
---|---|
Blazono de Innertkirchen | |
Aro apud Innertkirchen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Interlaken-Oberhasli |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Oberhasli |
Koordinatoj | 46° 42′ 22″ N 8° 13′ 44″ O / 46.70611 °N, 8.22889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 22″ N 8° 13′ 44″ O / 46.70611 °N, 8.22889 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 857 |
Areo | 120,05 km² |
Alteco | 625 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3862 |
Komunumkodo | 0784 |
Mapo de Innertkirchen | |
Geografio
redaktiInnertkirchen situas en la Berna Oberlando en la supra valo de la rivero Aro, kiu pasas la komunuman teritorion en impresa ravino. En okcidento la komunumo etendiĝas al la valo de Urbach, kies fonto estas la Gauli-Glaĉero. Orienten la komunumo etendiĝis tra la Gen-Valo ĝis la Alpopaŝtejo Englstenalp kie troviĝas sur alteco de 1850 m s.m. la Lago de Engsteln, la lago estas nutrita de rojoj, kiuj fontas de Joch-Glaĉero. La komunumo konsistas el la frakcioj Grund, Bottigen, Wyler-Schattseite, Wyler-Sonnseite kaj Aeppigen.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 120,05 km², de kiuj 20,1% estas kovritaj de arbaro, 15,6% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. La resto de la teritorio de la komunumo, do preskaŭ du trionoj, estas altmontara dezerto, kiu parte estas kovrita de firnoj kaj glaĉeroj.[1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Innertkrichen limas en nordo al Hasliberg, en nordnordoriento al Kerns (Kantono Obvaldo), en nordoriento al Wolfenschiessen (Kantono Nidvaldo), en orientnordoriento al Engelberg (Kantono Obvaldo), en oriento al Gadmen, en sudoriento kaj sudo al Guttannen, en sudokcidento al Grindelwald, en okcidento al Schattenhalb, kaj en nordnordokcidento al Meiringen.
Trafiko
redaktiEn Innertkirchen disbranĉiĝas al kantona ĉefvojo n-ro 11, kiu kondukas de Innertkirchen trans Sustenpasejo al Wassen en Kantono Urio de la kantona ĉefvojo n-ro 6, kiu kondukas de Interlaken trans Grimselpasejo al Obergoms en Kantono Valezo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8 situas proksimume 8 kilometrojn norde, norde de Meiringen. Al Innertkirchen kondukas etspura fervojlinio de Meiringen. Poŝtaŭtolinioj kondukas de Innertkirchen al la pasejaj valoj. Dum la someraj monatoj de la 16-a de junio ĝis la 7-a de oktobro la poŝtaŭtolinioj kondukas trans Sustenpasejo al Urio kaj trans Grimselpasejo al Valezo.
Historio
redaktiLa komunumo estis kreita en la jaro 1834 per la kunigo de la ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Grund, Bottigen, Wyler-Schattseite, Wyler-Sonnseite kaj Aeppigen. [2]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Innertkirchen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
La preĝejo de Innertkirchen
-
Trajno en Innertkirchen apud la vojdisbranĉiĝo de la vojoj al Susten- kaj Grimselpasejo
-
La Aroravino