Universitato de Oksfordo

universitato ĉe Oksfordo, Anglio
(Alidirektita el University of Oxford)

La Universitato de Oksfordo (angle University of Oxford sed ankaŭ konata kiel Oxford University) estas la plej malnova universitato en la angla-lingva mondo. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.

Universitato de Oksfordo
collegiate university (en) Traduki
altlernejo
publika universitato
exempt charity (en) Traduki
organizaĵo pri edukado Redakti la valoron en Wikidata
moto Dominus Illuminatio Mea
(traduko de la Vulgato:
"La Sinjoro de Lumo",
Psalmo 27)
Informoj
fondodato 1096
Situo
Geografia situo 51° 45′ 18″ N, 1° 15′ 18″ U (mapo)51.755-1.255Koordinatoj: 51° 45′ 18″ N, 1° 15′ 18″ U (mapo)
lando Britio
urbo Oksfordo
adreso University of Oxford, University Offices, Wellington Square, Oxford, Oxfordshire, OX1 2JD
poŝtkodo OX1 2JD
Nombroj
nombro de studentoj 19 791 vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
Universitato de Oksfordo (Britio)
Universitato de Oksfordo (Britio)
DEC
Map
Universitato de Oksfordo
vdr
Emblemo de la Universitato de Oxford, latine Dominus illuminatio mea signifante Dio estas mia lumo.

Oni ne scias la fondo-daton, sed certe oni instruis tie en 1096.

Post 1167 kiam Henriko la 2-a malpermesis anglajn studentojn studi ĉe la Universitato de Parizo (Sorbono), Oksfordo rapide pligrandiĝis. Post la murdo de du studentoj en 1209 oni dissolvis la universitaton; estis fondita la Universitato de Kembriĝo. Sed en junio 1214 Nicholas de Romanis, papa legato, pritraktis ĉarton kaj la universitato revenis al Oksfordo.

La universitato estas federacio de diversaj kolegioj, kiuj multrilate konservas proprajn regulojn kaj kutimojn. Kiel Kembriĝo, la universitato prizorgas la unuecajn aferojn, ekzemple enhavon de la kursoj, bibliotekoj, ekzamenoj. La kolegia sistemo devenas de la mezepoko, kiam religiaj ordenoj posedis konstruaĵojn en Oksfordo kie anoj de la ordenoj loĝis por studi kaj ĉeesti (aŭ fari) prelegojn en la urbo.

La Biblioteko Bodleian (angle: The Bodleian Library, pli ofte nomata simple The Bod) estas la plej grava biblioteko de la Universitato de Oksfordo en Anglio kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo. Ĝi estas unu el la ses bibliotekoj en Britio en kiujn oni metas ĉiun libron publikigita en la lando.

Kolegioj de la Universitato de Oksfordo

redakti
KOLEGIO FONDITA
All Souls College 1483
Balliol College 1263
Blackfriars 1221
Brasenose College 1509
Campion Hall 1896
Christ Church 1546
Corpus Christi College 1517
Exeter College 1314
Green College 1979
Greyfriars 1910
Harris Manchester College 1889
Hertford College 1740
Jesus College 1571
Keble College 1870
Kellogg College 1990
Lady Margaret Hall 1878
Linacre College 1962
Lincoln College 1427
Magdalen College 1458
Mansfield College 1886
Merton College 1264
New College 1379
Nuffield College 1958
Oriel College 1326
Pembroke College 1624
Queen's College 1341
Regent's Park College 1927
Reuben College 2019
St Anne's College 1878
St Antony's College 1953
St Catherine's College 1963
St Cross College 1965
St Edmund Hall 1278
St Hilda's College 1893
St Hugh's College 1886
St John's College 1555
St Peter's College 1961
Somerville College 1879
Templeton College 1995
Trinity College 1554
University College 1249
Wadham College 1610
Wolfson College 1981
Worcester College 1714
Wycliffe Hall 1877

Aliaj kolegioj en Oksfordo

redakti

Bonvolu noti ke troviĝas dua universitato en Oksfordo – Brookes-Universitato, antaŭe la Oksforda Politekniko. Ĝi estas moderna universitato kaj havas propran terenon. Ĝi ne estas ligita al la Universitato de Oksfordo.

Ankaŭ troviĝas kelkaj sendependaj kolegioj ne ligitaj al la universitato. Ili ofte estas popularaj ĉe eksterlandaj studentoj, ĉar tio permesas ilin diri tute honeste, ke ili ja studis ĉe Oksfordo. La kvalito de la edukado en la kolegioj varias.

Kolegio Ruskin ankaŭ troviĝas en Oksfordo. Ĝi ne estas parto de la Universitato de Oksfordo, sed havas fortajn ligojn kun ĝi.

Sporto

redakti

Inter la kolegio ekzistas multaj sportaj konkursoj. Ankaŭ inter studantoj de Kembriĝo kaj Oksfordo okazas sportaj konkursoj. La plej fama estas remkonkurso por okremistaj boatoj. Ĝi nomiĝas La boata kurumo kaj unuafoje okazis en 1829.

Famaj diplomitoj

redakti

Galerio

redakti

Aliaj institucioj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti