Ukrainia vira nacia teamo de futbalo
La ukraina nacia teamo de futbalo estas la oficiala vira futbalista teamo de la eŭropa lando Ukrainio, respektive de la Ukrainia Asocio de Futbalo (ukraine Українська асоціація футболу (УAФ), Ukrainska Asociacija Futbolu (UAF), kiu ĝis 2019 nomiĝis Федерація Футболу України, ФФУ, latinliterigite Federacija Futbolu Ukraini, FFU). La teamo ekzistas ekde la disfalo de la antaŭa multnacia komunisma ŝtato Sovetunio fine de 1991 kaj la sekva malfondo de komuna eks-sovetunia teamo dum somero 1992. Antaŭe ukrainiaj futbalistoj ekde la jaro 1922 partoprenis en la sovetunia nacia teamo de futbalo, kvankam tiu teamo pro antaŭa internacia malagnoskiĝo nur dum la jaro 1952 havis sian unuan oficialan interŝtatan matĉon. Resume, kaj la entute plej multajn golojn (42) kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (112) kadre de la sovetunia teamo atingis la ukraina futbalisto Олег Блохін (Oleh Bloĥin).
Ukrainio | ||
---|---|---|
asocio | Федерація Футболу України Ukrainia Asocio de Futbalo | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Serhii Rebrov (Сергій Ребров) | |
golreĝo | Andrij Ŝevĉenko (48) | |
stadiono | Національний спортивний комплекс Олімпійський Olimpika Nacia Sporta Stadiono | |
FIFA kodo | UKR | |
unua matĉo | Ukrainio 1-3 Hungario 1992 | |
plej granda gajno | Ukrainio 6-0 Azerbajĝano 2006 | |
plej granda perdo | Hispanio 4-0 Ukrainio 2006 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 1 (unua en 2006) | |
plej bona rezulto | Kvaron-finalo 2006 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 1 (unua en 2012) | |
Plej bona rezulto ĝis nun estis la atingo de la kvaronfinalo kadre de la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 2006.
Aktuale, la trejnisto de la ukraina nacia teamo estas Serhii Rebrov (Сергій Ребров), kaj la teamestro estas Andrij Jarmolenko (Андрій Ярмоленко). Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (48) ekde la jaro 1992 atingis Andrij Ŝevĉenko (Андрій Шевченко) kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (144) kadre de la ukraina teamo partoprenis la futbalisto Anatolij Timoŝĉuk (Анатолій Тимощук).
En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 la ukraina teamo samkiel la pola aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo.
Aparte konataj anoj de la nacia teamo
redakti- Oleh Bloĥin (Олег Блохін, atako)
- Serhij Beŝenar (defendo)
- Oleksandr Holovko (defendo)
- Andrij Husin (Андрій Гусін, meza grupo)
- Oleh Luŝnij (Олег Лужний, defendo)
- Jurij Maksimov (Юрій Максімов, meza grupo)
- Andrij Nesmaĉnij (Андрій Несмачний, defendo)
- Serhij Rebrov (Сергій Ребров, atako)
- Andrij Ŝevĉenko (Андрій Шевченко, atako)
- Oleksandr Ŝovkovskij (Олександр Шовковський, golgardisto)
- Viktor Skripnik (defendo)
- Anatolij Timoŝĉuk (Анатолій Тимощук, meza grupo)
- Vladislav Vaŝĉuk (Владислав Ващук, defendo)
- Andrij Vorobej (Андрій Воробей, atako)
- Andrij Voronin (Андрій Воронін, atako)
Eksteraj ligiloj
redakti- retaj paĝoj de la Federacio Futbala de Ukrainio (en la ukraina kaj angla)Arkivigite je 2012-06-06 per la retarkivo Wayback Machine