Erich-Dieter Krause
germana esperantisto
Erich-Dieter KRAUSE (naskiĝis la 12-an de aprilo 1935 - mortis la 18-an de oktobro 2023[1] en Leipzig) Prof. Dr. phil. habil., estis ekde la jaro 2000 germana emerita profesoro pri la indonezia lingvo ĉe la Orientazia Instituto de la universitato de Leipzig en Germanio kaj vortaristo kaj leksikografo pri la indonezia kaj Esperanto. Li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj de la redakta komitato de la faka periodaĵo "Esperantologio / Esperanto Studies / EES".
Erich-Dieter Krause | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1935 |
Morto | 18-an de oktobro 2023 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1947–) filologo esperantologo universitata instruisto vortaristo |
Krause esperantistiĝis en 1947[2]. En 1988 li estis membro de la "Centra Estraro" de la Esperanto-Asocio de GDR (GDREA)[3].
Verkoj (elekto)
redaktiEsperanto-vortaroj
redakti- 1967 Esperanto-deutsches Wörterbuch. Leipzig: Verlag Enzyklopädie, 190 p.
- 1971 Deutsch-Esperanto Taschenwörterbuch. Leipzig: Verlag Enzyklopädie, 279 p.
- 1983 Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Leipzig: Verlag Enzyklopädie, 596 p.; 2-a eldono ĉe Langenscheidt, 1993
- 1999 Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg: Buske, 882 p.
- 2007 Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske, 1679 p.
- 2018 Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch in zwei Bänden. Novjorko: Mondial, 1512 p.
- 2023 Vollständiges Wörterbuch Deutsch-Esperanto in drei Bänden. Novjorko: Mondial, 2511 p.
Vortaroj kaj lernolibroj de la indonezia
redakti- 1970 Deutsch-Indonesisches Gesprächsbuch. Leipzig 1970.
- 1974 Fremde Einflüsse auf die Lexik der Bahasa Indonesia unter besonderer Berücksichtigung des englisch-amerikanischen Einflusses. Jena Diss. 1974
- 1995 Wörterbuch Indonesisch-Deutsch. 4-a eldono Leipzig (kaj alie): Langenscheidt, Verlag Enzyklopädie, 1995 (ISBN 3-324-00470-5, 1-a eldono Leipzig 1985)
- 2002 Großes Wörterbuch Deutsch-Indonesisch. Hamburg: Buske 2002, 1058 paĝoj (ISBN 978-3-87548-248-5)
- 2003 Gesprächsbuch Deutsch-Indonesisch. Hamburg: Buske 2003 (ISBN 978-3-87548-337-6, 1-a eldono Leipzig 1983)
- 2004 Lehrbuch der indonesischen Sprache. 6-a eldono Hamburg: Buske 2004, represo 2021 (ISBN 978-3-96769-166-5, 1-a eldono Leipzig 1978)
k.m.a.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Forpasis Erich-Dieter Krause, artikolo en Libera Folio aperinta 2023-11-10 (esperante)
- Libroj Arkivigite je 2014-10-03 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Erich-Dieter Krause en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj de kaj pri Erich-Dieter Krause en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- La dika Krause? ... kredu min, sinjorino! (recenzo pri Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto de Erich-Dieter Krause) el Monato
- Prelego de Erich-Dieter Krause pri farado de vortaro (en Herzberg, Germanio)
Notoj
redakti- ↑ funebra anonco en la regiona gazeto Leipziger Volkszeitung de la 28-an de oktobro 2023 (germane)
- ↑ indikoj en la retejo lingviko.net. Arkivita el la originalo je 2008-05-10. Alirita 2009-09-08 .
- ↑ der esperantist 6/1988 (152), p. 133 (foto n-ro 26).