ordeno
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | ordeno | ordenoj |
Akuzativo | ordenon | ordenojn |
Vorterseparo |
- orden/o
Signifoj |
- [1] Societo el kavaliroj, pli poste el religiuloj, monaĥoj, kies membroj faras ĵurpromeson vivi laŭ difinitaj reguloj: la ordeno de la Templanoj, de la Teŭtonaj Kavaliroj, de la Benediktanoj, de la Franciskanoj.
- [2] Societo, al kiu, en iuj regnoj, la membroj de kelkaj liberalaj profesioj devas laŭleĝe aliĝi, por elekti estraron kiu zorgas pri la disciplino k la observo de la profesiaj reguloj: la ordeno de la medicinistoj, de la arkitektoj, de la advokatoj.
- [3] Honora societo, starigita ordinare de suvereno, en kiun estas allasataj distingiĝantaj personoj, por rekompenco de ilia merito: la ordeno de la Nigra Aglo, de la Ĝartero, de Kristo, de Lenino.
- [4] Insigno portata de la membroj de tiaj societoj honorigaj
Ekzemploj |
- [1] Ne brilas luksaj vestoj kaj multego daimponantaj ordenoj en nia salono.[1]
- [4] Per sabro, plumĉap’ k orden’ mi ornamiĝus![2]; oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon[3]; la francan ordenon de «Honora Legio» mi efektive ricevis[4]
Samsencaĵoj |
- [1] ☞ kongregacio, klostro.
- [2] ☞ korporacio, sindikato.
- [4] ☞ dekoracio.
Frazaĵoj |
- [1] imponantaj ordenoj
Derivaĵoj |
- ordenrubando, ordenstelo
- ordeni (tr) Honori iun per ordeno 4.
- almozordenoj ✞ La ordenoj, fonditaj aŭ reorganizitaj en la 13a jc, k votintaj vivteni sin nur el almozoj. ☞ dominikano, franciskano.
- Tria ordeno ✞ kristanismo Societo de homoj, vivantaj grandparte laŭ orden-regularo, sed ekster la monaĥejoj.
Tradukoj |
|
|
Referencoj kaj literaturo |
- Vikipedio enhavas artikolon pri: Ordeno
- "reta-vortaro.de" ordeno
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "ordeno".
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "ordeno"
- La Simpla Vortaro, „ordeno“.
Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ En novan mondon. Rektmetoda kurso por geknaboj (9 volumetoj). — Balieboro, 1983, p. 325.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof